Novaĵoj

Kiom da Esperanto-kursoj funkcias nun en la mondo?

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-11-25 11:31:22

La kursejo de edukado.net jam de multaj jaroj invitas la kursestrojn registri siajn kursojn kaj tiumaniere raporti pri sia agado, ebligi tutmondan kunlaboron, kolektadon de spertoj kaj materialoj. La informoj pri instruado de Esperanto tre ofte helpas la aktivulojn por konvinki instancojn pri utilo kaj uzo de Esperanto, pri enkonduko de la internacia lingvo en lernejojn. Je kandidatiĝo por subvencioj kaj partopreno en internaciaj projektoj tre helpas nin, kiam ni povas vidigi la statistikaĵojn pri la mondvasta instruado de Esperanto. Tion ni povas fari nur se la gvidantoj de la kursoj registras siajn agadojn. Por pliaj argumentoj kaj klarigoj bonvolu legi la koncernan artikolon (9.3.) en la Manlibro pri instruado de Esperanto .

Ni petas vin viziti la KURSEJON kaj registri viajn kursojn. 

Se vi jam havas registraĵon, vi povas uzi ties datenojn kaj ŝanĝi nur la novajn informojn. 

Ni atentigas vin ke eblas registri ankaŭ virtualajn kursojn, kiam ĉe la lando ni petas indiki la lokon, de kie oni funkciigas, organizas ĝin. 

Movadaj kursoj:

Entute: 54 movadaj kursoj el 16 landoj kun 641 kursanoj. 

Laŭ la nunaj informoj  estas nur 16 landoj kie funkcias movadaj, klubaj, asociaj kursoj, kun entute 641 kursanoj.

Gratulojn al niaj francaj kolegoj pro la registro de 17 kursoj. 

Gratulojn al Anna Lowenstein, Anthony Bodineau, Arjen-Sjoerd de Vries, Bernard Pidancier, Davorin Juraĉ, Emanuele Bovio Regano, Françoise Pellegrin, Giorgio Denti, Gregor Markiĉ, Grzegorz K. Jekel, Gunter Neue, Guy Camy, Heinz-Wilhelm Sprick, Inhye Gim(Ella), Ippolita Lustri, Javier Ramos Nistal, Nicolas de Buyl, Jorgos, Josef Vojáček, Kovács Márta, Laura Brazzabeni, Laurent Peuch, Luigia Oberrauch Madella, Maja Meriaux, Monika Molnar, Paweł Fischer-Kotowski, Renato Corsetti, Victor Couturier, Zsófia Kóródy

 

Lernejaj kursoj:

Entute: 7 lernejaj kursoj el 5 landoj kun 172 kursanoj.

Dankon al Mónika Molnár el Svislando, Morine Stride kaj Desbrieres Emmanuel el Francio , Inhye Gim - Ella el Koreio, Gražina Opulskienė el Litovio kaj al Changsheng Zhang el Ĉinio (kies kurso estas universitata, eble estos transmetita al alia kategorio)

 

Universitataj kursoj: 

Entute: 43 universitataj kursoj el 16 landoj kun 964 kursanoj.

Ŝajne en tiu kampo estas la plej aktiva la agado, aŭ tiuj kolegoj estas la plej konsciaj pri la valoro de la registrado. Kiel ajn, ni tre ĝojas kaj fieras. 

Gratulojn al Agbolo Apelete, Anna Striganova, Christopher Gledhill, E Williger (trio), Eduardo Berdor Remón, Federico Gobbo, Félix Manuel Jiménez Lobo, Geoffrey Greatrex, Gong Xiaofeng (Arko), Guillermo Molleda Jimena, Helder Vieira Lopes, Huziwara Keisuke, Ilona Koutny, Ivan Eidt Colling, Jesper Lykke Jacobsen, Jesús Rafael Cedeño M., Jorge Antonio Leoni de León, Liu Baoguo, Luis Eduardo Berdor Remón, Maciej St. Zięba, Maria Majerczak, Nicolau Dols, Philippe Planchon, Longarko Zhang Changsheng, Sabine Fiedler, Tabata Yoshiyuki, Tida, Syuntaro, Utku Gürdal, Velimir Piškorec, Vjaĉeslav Slavik Ivanov. 

La informoj estas faritaj la 25an de novembro 2021.

Helpu al edukado.net - naskiĝtaga mesaĝo Al la listo Interkultura renkontiĝo kadre de la Interlingvistikaj studoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.