Novaĵoj
Forpasis Renato Corsetti
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-02-01 21:33:16
Mi sciigas al vi la malĝojigan novaĵon, la forpason de Renato Corsetti, konata esperantisto, en diversaj periodoj gvidanto de gravaj Esperanto-organizaĵoj, inter aliaj prezidanto de UEA, sekretario de la Akademio de Esperanto.
Renato estis ankaŭ estrarano de la Fondaĵo Edukado.net kaj membro de la KER-ekzamena centro de UEA, tiel en pluraj agadkampoj rekta kunlaboranto de mi mem.
Li estis ŝatata itala esperantisto, en la lastaj dek jaroj vivanta en Britio, kie li kaj lia edzino Anna Lowenstein aktive partoprenis la vivon de la londona klubo kaj regule kursumis rete disen en la mondo.
Renato, vi lasos grandan vakuon en multaj terenoj de Esperantujo. Ripozu en paco.
Kara Anna, akceptu niajn kondolencojn.
Katalin kaj Sylvain
Pliajn informojn bv. legi en la Panteono kaj bonvolu sub lia prezento lasi viajn memorvortojn kaj kondolencojn.
.
Al la listo | Dek du novaj premiitoj en la Panteono → |