Novaĵoj
La plej bona reganto de Esperanto en 2025
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-09-14 19:32:27
Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “La plej bona reganto de Esperanto”, al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno.
El inter la 15 ekzameniĝintoj 8 personoj el 6 landoj anoncis antaŭ la ekzameno sian intencon partopreni la konkurson. La ekzameno okazis la 1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete 3.
Post la korektado kaj poentumado la subaj kvar kandidatoj havis la plej bonajn rezultojn.
1. konkursanto el Usono kun 119.6 poentoj el 160 (74.75 %)
2. konkursanto el Kanado kun 110.7 poentoj (69.19 %)
3. konkursanto el Usono (!) kun 107.8 poentoj (67.38%)
4. konkursanto el Hispanio kun 103.2 poentoj (64.5 %)
Laŭ la reguloj "ĉiu reprezentata lando rajtas nur je unu “plej bona reganto de Esperanto” por la kuranta jaro - do la 3 unuaj premioj estas por la 3 kandidatoj kun plej multaj poentoj el 3 malsamaj landoj “.
Baze de tio UEA kaj la KER-ekzamena Centro de UEA anoncas la finan rezulton.
La konkurson gajnis
S. Alaxendra SATO el Usono (119.6 poentoj),
kiu senpage rajtos partopreni la kongreson en 2026 aŭ povos uzi aĉetkuponon ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 100 EUR.
La duan premion gajnis Luis Miguel Obando Tobar (110.7 poentoj), kolombiano, nun loĝanta en kaj konkursanta por Kanado.
Lia premio estes 50 %-a rabato en la aliĝo al UK 2026 aŭ aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 75 EUR.
La tria premio, aljuĝita al Ferriol MASIP I BONET (103.6 poentoj) el Hispanio estas aĉetkupono ĉe la Libroservo de UEA je la valoro de 50 EUR.
Laŭdan gratulon ricevas ankaŭ Brandon SOWERS, la tria plej sukcesa kandidato, tamen la dua el Usono,
Aldone ĉiuj premiitoj gajnos:
a) bazan membrecon en UEA por la kuranta jaro (se ili ne jam estas individuaj membroj de UEA);
b) elektronikan abonon al la revuo Kontakto por la kuranta jaro (se ili ankoraŭ ne abonas aŭ ne aĝas sub 36 jarojn); kaj
c) la eblon esti intervjuata por la revuo Esperanto.
Kiel plusan premion, (donacitan de la redaktejo de la revuo MONATO), nome unujaran abonon je la bita versio de la revuo ricevos ĉiuj ekzameniĝintoj, kiuj sukcesis en ajna nivelo, sendepende de la konkurso
Kore gratulas la gajnintojn
Fernando Maira Jr. , la prezidanto de UEA, kaj
Katalin Kováts, la estro de la KER-Ekzamena Centro.
Al la listo | Gajnintoj de la konkurso Instruisto de la jaro 2024 → |