Novaĵoj

KER-kalendaro por 2026

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-01-22 22:04:53

Ekzamenoj-datoj en 2026 laŭ la niveloj 

Klaku al la granda tabelo por iri al la aliĝebloj 

*Paperajn ekzamenojn la 11an de julio eblas organizi dum diversaj aranĝoj, en diversaj urboj, kluboj.

Certe okazos sesio en Rigo (Latvio) fine de BET kaj Greziljono (FR). 

Estos sesio ankaŭ dum la ILEI-kongreso en Ĉinio!

Interesiĝantoj pri organizado de lokaj paperaj ekzamenoj, kontaktu Katalin Kovats por pliaj informoj.

Limdato por mendi tian sesion: la 15a de aprilo. 

Kompleta ekzameno konsistas el skriba kaj parola ekzamenpartoj. La parola havas du partojn: aŭskultkomprenan teston kaj parolintervjuon. 

Se oni trapasas la skribajn kaj aŭskultkomprenajn testojn en diversaj lokoj, datoj aŭ manieroj, tiujn eblos peti kunigi kaj validigi kiel UNU kompletan ekzamenon, sed nur ene de la sama nivelo. 

Al la parola ekzameno apartenas ankoraŭ intervjuoj, kiuj trapaseblas RETE dum junio, julio kaj aŭgusto en diversaj datoj, laŭ individuaj tempo-rezervadoj. Ĉeeste havi la intervjuon eblos nur dum UK en Graz. Ankaŭ tiuj kandidatoj, kiuj ekzameniĝos papere dum la kongreso, rajtos havi la intervjuon rete. 

Ekzameno por la C2-nivelo okazos dum UK,

ne nur papere (ĉeeste), sed ankaŭ rete.

Denove estas lanĉita la KONKURSO de 

la plej bona reganto de Esperanto en 2026.

La alvokon kaj la regulojn vi povas legi en la paĝo de la C2-konkurso

Limdatoj por aliĝi por la ekzamenoj

de junio: ĝis la 1a de aprilo

de julio: ĝis la 1a de majo

de aŭgusto, ĝis la 15a de junio. 

Pli malfruaj aliĝintoj devos pagi kroman sumon. 

Ekde aprilo estos preparsesioj en Zoom kaj en Ekparolu!

La detalan horaron

de la ekzamenoj bonvolu vidi en la ekzamenpaĝokie troveblas ankaŭ

la aliĝiloj 

de la jam certaj sesioj. 

Ekde februaro eblos provi

senpagajn ekzamentestojn, 

kiujn vi povas provi en retaj kondiĉoj kaj poste ni donas konsilojn pri via nivelo kaj elektendaj ekzamenformoj. 

Faktoj kaj pensoj pri nia Panteono Al la listo Raporto pri Ekparolu! en la jaro 2025

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.