Novaĵoj
Vojaĝantaj popoloj - desegnokonkurso
Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-07 16:39:27
Kultura Centro de St Nazaire lanĉis desegnokonkurson por infanoj.
La ĉi-jara temo: Vojaĝantaj Popoloj
Formato: minimume 40x30 centimetroj
Kategorioj: la partoprenontoj estu infanoj
- A : malpli ol 7-jaraĝaj
- B : inter 7 ĝis 10 jaraĝaj
- C : inter 10 ĝis 14 jaraĝaj
Limdato : la 10a de marto 2011
Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, la nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo aŭ de la E-klubo, kaj koncizan priskribon de la desegnaĵo. La premioj estos atribuitaj po 3 en ĉiu kategorio.
Bonvolu sendi desegnaĵojn al :
Centre Culturel St Nazaire Esperanto
38, rue de la Croix Fraîche
44600 SAINT NAZAIRE
FRANCE
← Denove sukcesa semajno en Poznan | Al la listo | Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2010 → |