Novaĵoj

Intervjuo kun la Esperantisto de la jaro 2010

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-02-06 16:15:01

Mi troviĝas en malfacila situacio, ĉar por ne ŝajni malmodesta mi prisilentis en edukado.net la honorigon, kiu trafis min fine de la jaro 2010. Venis pluraj "protestleteroj" kies skribintoj preskaŭ postulas, ke mi raportu ankaŭ pri tiu evento. Do, jen la novaĵo:

"Pro la diversmaniera antaŭenigo de profesieca instruado de Esperanto, interalie, pro la popularigo kaj okazigo de la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro kaj pro la renovigo de la porinstruista retejo edukado.net oni elektis min la Esperantisto de la jaro 2010."
Okaze de tio aperis intervjuo kun mi en la februara numero de La Ondo, kiun mi bonkore proponas al vi legi.
Ankaŭ ĉi-loke mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro la fido en mia laboro kaj ĉiujn gratulintojn kiuj per siaj bondeziroj pravigis la decidon de la komisiono.

Mi klopodas laŭ miaj fortoj kaj ebloj plue labori kaj servi ĉiujn, kiuj laboras en la kampo de instruado,  disvastigo kaj flegado de nia kara lingvo.

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net   

Vojaĝantaj popoloj - desegnokonkurso Al la listo Enkonduka seminario por Cseh-instruistoj en Belgrado

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.