Novaĵoj

Forpasis Claude Gacond

Kategorio: Movado; Dato: 2024-11-17 21:04:24

Nia redakcio kun malĝojo anoncas grandan perdon de la movado, la forpason de svisa pedagogo Claude GACOND , kiu riĉigis la Esperanto-movadon kaj kulturon per pluraj gravaj kontribuaĵoj.  En 1962 li transprenis la funkcion de Esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia , kiel posteulo de Edmond Privat (1889-1962) kaj kun sia edzino, kiu dialogis kun li, li plenumis tiun elsendan laboron dum 30 jaroj ĝis 1992. En 1967 definitive statute fondiĝis la planlingva fako 'Centre de documentation et d'étude sur la...

Legi pli...

Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de I. Szerdahelyi

Kategorio: Movado; Dato: 2024-11-06 10:41:54

Memorkonferenco okaze de la 100-jara jubileo de István Szerdahelyi La Katedro pri Aplikata Lingvistiko kaj Fonetiko de la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd (ELTE) kaj la Interlingvistikaj Studoj de la Poznana Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU, en Pollando) kune organizis tuttagan memorkonferencon en ELTE, la 18an de oktobro 2024 por rememori pri la agado kaj atingoj de prof. Szerdahelyi (1924-1987), fondinto kaj gvidanto de la Esperanto-fako de ELTE (1966-87), instituciiganto de universitataj instruado kaj esplorado de esperantologio kaj interlingvistiko....

Legi pli...

Interlingvistiko havis sekcion dum prestiĝa kongreso de lingvistoj

Kategorio: Movado; Dato: 2024-09-19 20:33:32

Interlingvistika sekcio dum la 21-a International Congress of Linguists (ICL) en Poznano (PL) La Internacia Lingvista Kongreso estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun 5-an jaron en diversaj landoj. La 21-an (inter la 8a kaj 14a de septembro 2024) organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, partoprenis ĝin pli ol 500 homoj. Jen filma prezento de la kongreso, en kies fino videblas ankaŭ Sean O’Riain. Multaj...

Legi pli...

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

Kategorio: Movado; Dato: 2024-09-18 11:41:13

IS-studentoj finis siajn studojn per ekzamenoj, kongresaj prelegoj kaj partopreno en ARKONES La Interlingvistikaj Studoj en la Adam-Mickiewicz-Universitato estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998. Inter la 9a kaj 11a de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan ekzamenon kun defendo de faklaboraĵoj. Tiu ĉi grupo estis la plej granda komence en 2021 kaj ankaŭ fine de la studoj. Krom tri studentoj, kiuj ekzameniĝos kun prokrasto,...

Legi pli...

Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU

Kategorio: Movado; Dato: 2024-07-20 20:03:51

La 25-jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM aú AMU) ni festis per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado en 2022. La Studoj surloke, en Poznano enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, kaj planlingvojn, sed ankaŭ perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaŭ interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko. La unikaj magistraj studoj startis kun 10 ĉinaj studentoj (el kiuj 7 el la Universitato en Zaozhuang), kvankam...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 72

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.