Novaĵoj
Aliĝu al la virtuala ILEI-konferenco nun
Kategorio: Movado; Dato: 2020-07-07 12:11:47
La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI 2020 , VEKI, okazos inter la 25-a kaj la 31-a de julio 2020.
La konferenca temo estas Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj .
La programo...
Kiel informiĝi pri kursoj kaj eventoj
Kategorio: Movado; Dato: 2020-05-29 12:51:06
Esperantistoj deziras uzi la Internacian Lingvon por vojaĝoj, interkomunikado kaj amikiĝoj, kiuj nuntempe povas realiĝi ne nur reale, sed ankaŭ virtuale.
Antaŭ kelkaj jardekoj por scii pri aranĝoj kaj elekti el ili oni serĉis informojn en la paĝoj de la revuo Esperanto, aŭ ekde 1996 oni vizitis la retejon de Eventoj kaj trastudis ties kalendaron.
Ekde la jaro 2017 la movado havas novan diskonigan servon, kiu donas nuntempe plej multe da informoj pri la realaj kaj virtualaj aranĝoj en la tuta mondo. La retejo nomiĝas Eventa Servo (...
Kontribuu al la 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI
Kategorio: Movado; Dato: 2020-05-15 12:57:41
ALVOKO AL PERSONOJ KUN PEDAGOGIAJ SPERTOJ 2020-05-13
Karaj gekolegoj, instruantoj, instruistoj !
Al ĉiuj, tra la sekciestroj tra la mondo
ILEI devas kunveni rete en julio anstataŭ ĉeesti ĉiuj kune en Kebekurbo kiel planite.
Ni planas vekiĝon, ni planas VEKI, la 53-an Virtualan Esperanto-Konferencon de ILEI.
Ĝi okazos en la sama semajno, tio estas de la 25-a ĝis la 31-a de julio 2020.
Jen vi povas vidi la programskizon ĉe www.ilei.info ...
UNU LECIONO PRI ESPERANTO POR ĈIU LERNEJANO
Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-30 15:26:54
UNU LECIONO PRI ESPERANTO POR ĈIU LERNEJANO EN LA TUTA MONDO
Informa kaj instrua strategio subtenata de ILEI
(Bonvolu dissendi al viaj landaj kaj lokaj listoj kaj aliaj komunikiloj)
En la retejo www.ilei.info vi trovas la kompletan programon, inkluzive la leteron, kiu iru al decidantoj pri edukado je ĉiu nivelo (urba, provinca, kantona, ŝtata): lernejestroj, instruistoj, lingvoinstruistoj, gazetoj por instruistoj, sindikatoj por instruistoj, lertigejoj por instruistoj, universitatoj, lingvocentroj, aŭtoroj de lernolibroj, eldonistoj de lernolibroj, institutoj, kiuj okupiĝas pri edukado, plurlingvismo k.s.
Kiu...
Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento
Kategorio: Movado; Dato: 2020-03-09 14:23:21
Okaze de la 40-jara ekzisto de MONATO, kaj por memorigi sian forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins, la revuo starigis la Premion Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento. Ĉiujare, kaj tiel longe ke restos mono en la fonduso kreita pro tiu ĉi celo, estos aljuĝata ĉefpremio de 250 eŭroj, dua kaj tria premio de 100 eŭroj kaj sep senpagaj abonoj de MONATO.
La temoj inter kiuj la kandidatoj povas elekti estas:
* La politiko, vivo, turismo aŭ historio de sia propra lando aŭ regiono
* Ekonomio ...