Novaĵoj

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo

Kategorio: Movado; Dato: 2020-09-08 14:45:01

 

Ĵus venis al nia redakcio la malĝojiga kaj malfacile akceptebla informo pri la forpaso de konata kaj tre aktiva membro de nia komunumo, kiu multon faris ankaŭ en la instrukampo kaj kunlaboris kun nia retejo. 

Ni kun peza koro adiaŭas kolegon Zlatko TIŠLJAR, Pajon, kaj esprimas niajn sincerajn kondolencojn al la familio kaj al la kroatia kaj tutmonda movadoj.

Ripozu li en paco. 

Viajn memoraĵojn pri Pajo bonvolu postlasi en nia Panteono, kien li mem sendis sian vivresumon kaj kien li meritite jam antaŭ dek jaroj eniris. 

 

https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=33

Informoj pri la 9a Tutmonda KER-ekzameno en novembro Al la listo Ankoraŭ eblas aliĝi al la 5a Interlingvistika Simpozio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.