Novaĵoj

Seslingva reta versio de la kurso: Zagreba Metodo

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-07 18:29:18

Aperis reta versio de la kursmaterialo de Zagreba Metodo . Georg Jähnig, ellaboris retejon kaj kun la permeso de la aŭtoro de la materialo Zagreba Metodo aperigis interagan version de la kurso. La 12 lecionoj de la libro alireblas el ses lingvoj: germana, angla, franca, hispana, ĉina kaj malajzia. Ĉe la unuopaj lecionoj  la lernantoj povas vidi kaj aŭskulti en bona prononco la tekston, povas trovi ankaŭ la novajn vortojn, klarigojn pri la rilata gramatiko kaj solvi kelkajn interagajn ekzercojn. Al la lecionoj aldoniĝas ankoraŭ kelkaj resummaterialoj, ekz. la korelativa tabelo, listo de prepozicioj,...

Legi pli...

Nova Esperanto-kurso por Android-telefonoj

Kategorio: Movado; Dato: 2016-05-02 10:25:28

Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis – post stadio de testado kaj korektado – novan aplikaĵon por lerni Esperanton en la butiko de Googleplay, vidu: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto Jen kion raportas pri ĝi la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, http://www.iei.nl/ieieo77.htm Ĵus aperis: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj Tre konata estas la Esperanto-kurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto, ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel...

Legi pli...

Forpasis Tereza Kapista

Kategorio: Movado; Dato: 2016-04-28 11:26:51

Ni kun tristeco sciigas al vi, ke la 27an de aprilo 2016 forpasis en Serbio Tereza Kapista, tre konata kaj dum jardekoj tre aktiva Cseh-instruistino.  Tereza senlace vojaĝis eĉ en maljunaĝo tra landoj kaj kontinentoj por instrui nian lingvon. Ŝi gvidis kursojn inter aliaj en Aŭstralio, Bulgarujo, Burundo, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hungarujo, Irano, Japanujo, Kroatujo, Nederlando, Nov-Zelando, Pollando, Rumanujo, Slovenujo, Togo, Turkujo, Ukrainujo.  Pri siaj spertoj ŝi verkis ĵurnallibrojn kun la titoloj " Esperanto-lingvo de paco en Irano " kaj " Esperanto-lingvo de paco...

Legi pli...

Nova retejo de la itala KIREK-kurso

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-29 13:56:04

                          Ni gratulas la italojn, kiuj lanĉis sian novan hejmpaĝon de la reta kursaro KIREK .  KIREK devenas de la akronimo Komputil-Reta Esperanto-Kurso aŭ pli simple Kurso pri Esperanto...

Legi pli...

Forpasis Michel Duc Goninaz

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-26 21:35:26

  Nun venis la malfeliĉiga mesaĝo pri la hodiaŭa forpaso de nia kolego, Profesoro  Michel Duc Goninaz.  Nia movado, la tuta Esperantujo havas grandan perdon.  Por nia Panteono li tiel, tre modeste prezentis sin:  "Michel Duc Goninaz naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56). Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato...

Legi pli...

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.