Novaĵoj

Forpasis Reinhard Selten

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-01 20:02:20

Laŭ la UEA-novaĵletero ni eksciis, ke forpasis Profesoro Selten. Ni kondolencas al la familianoj. 

 

 

 

 

Honore al li ni memorigas vin pri intervjuo, farita kun li kaj aldona teksto kaj testo, kiuj troviĝas en la KLERIGEJO - Liberaj Studoj - Scienco. 

Sube vi povas legi la mallongan vivresumon. Ripozu li en paco. 

-------

La 23-an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5-an de oktobro 1930.

En 1961 li doktoriĝis pri matematiko en la Goethe-Universitato de Frankfurto-ĉe-Majno, kie en 1968 li akiris docentan diplomon. En la studjaro 1967-1968 li estis gastprofesoro en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Li estis profesoro en la Libera Universitato de Berlino 1969-1972, en la Universitato de Bielefeld 1972-1984 kaj ekde 1984 en la Universitato de Bonn. De 2006 ĝis 2014 li gvidis esplorprojekton pri eksperimenta ekonomiko de la Nordrejna-Vestfalia Akademio de Sciencoj kaj Artoj. Dek unu universitatoj asignis al li honoran doktorecon.

En oktobro 1994 Selten fariĝis, kun du usonaj ekonomikistoj, laŭreato de la Nobel-premio pri ekonomiko pro sia elstara kontribuo al la ludoteorio. Krom pri ludoteorio, Selten faris pioniran esploradon pri eksperimenta ekonomiko kaj pri limigita racieco. En lia ampleksa scienca bibliografio, ĉefe en la germana kaj angla, troviĝas ankaŭ la verko Ĉu mi lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (1982; 2-a eld. 1995), kunaŭtorita kun Jonathan Pool.

Pri sia esperantistiĝo Selten mem rakontis jene: "Mi komencis lerni Esperanton kiel 17-jarulo aŭtodidakte. Fakte, mi vidis kaj legetis Esperanto-libron jam pli frue en Breslau, kie mi vivis ĝis februaro 1945. Mia patro estis esperantisto, sufiĉe aktiva en la blindula Esperanto-movado. Tamen, la lingvon mi eklernis ne sub lia rekta instigo, nur sufiĉe longe post lia morto." En Frankfurto (ĉ. 1960) Selten ekzameniĝis kiel Esperanto-instruisto kaj estis vicprezidanto de la loka klubo. Li konatiĝis kun sia edzino pere de Esperanto kaj instruis la lingvon ankaŭ al sia pli juna frato. Li estis, same kiel la edzino, dumviva membro de UEA ekde 1969 kaj membris ankaŭ en Germana Esperanto-Asocio kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). En la 84-a UK en Berlino (1999) li estis rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.

Sub la redaktora nomo de Selten aperis la diverslingve eldonita studkolekto La kostoj de la eŭropa lingva (ne)komunikado en 1997. Kun Helmar Frank li publikigis la libron Für Zweisprachigkeit in Europa; Por dulingveco en Eŭropo (2005). En la Eŭropa Parlamento Selten pledis por Esperanto kiel invitita parolanto la 9-an de majo 2007, okaze de la 50-jariĝo de la Roma Traktato. En la eŭropaj elektoj en 2009 li estis la ĉefkandidato de la germana sekcio de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto.

En la 80-a UK en Tampereo en 1995 Reinhard Selten estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Premio Maŭro La Torre Al la listo RISKO: nova gajninto el Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.