Novaĵoj

Forpasis Reinhard Selten

Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-01 20:02:20

Laŭ la UEA-novaĵletero ni eksciis, ke forpasis Profesoro Selten. Ni kondolencas al la familianoj.          Honore al li ni memorigas vin pri intervjuo, farita kun li kaj aldona teksto kaj testo, kiuj troviĝas en la KLERIGEJO - Liberaj Studoj - Scienco.  Sube vi povas legi la mallongan vivresumon. Ripozu li en paco.  ------- La 23-an de aŭgusto Esperantujo...

Legi pli...

Forpasis Detlev Blanke

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-22 22:19:56

Ni informas  vin kun peza koro kaj malfeliĉo pri la akcidenta forpaso de nia kolego kaj membro Detlev Blanke. Ni omaĝas al li atentigante vin pri la prezento en la Panteono, kie vi povas legi la vivresumon, kiun li mem pretigis al nia paĝaro kaj kie vi povas postlasi viajn komentojn kaj memoraĵojn. La redaktoro de edukado.net ŝokita kaj tre malfeliĉe skribas tiujn vortojn kaj kore kondolencas al Vera, edzino kaj partnerino de Detlev en la privata vivo kaj en liaj netakseble valoraj agadoj en nia movado....

Legi pli...

Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-07 09:12:45

Laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto, Mireille Grosjean  Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn. Unue la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la kelo de la granda buso kaj tute ne estis kelo en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado...

Legi pli...

Forpasis Paul Gubbins

Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-06 20:08:43

Ĵus atingis nian redaktejon la malfeliĉiga novaĵo pri la neatendita forpaso de Paul Gubbins, ĵurnalisto, lingvoinstruisto, aŭtoro de pluraj lernmaterialoj, inter ili la populara libro Kunvojaĝu! , kaj la filmkurso Pasporto al la tuta mondo . Paul kunlaboris ankaŭ kun nia retpaĝo, kontribuis per ekzercoj kaj recenzoj.  Ni invitas vin lasi viajn pensojn kaj memoraĵojn sub lia prezento en la Panteono , kien li eniris...

Legi pli...

Aperis la nova versio de lernu.net

Kategorio: Movado; Dato: 2016-07-20 15:42:05

Hieraŭ estis lanĉita la nova versio de lernu.net. Por prezenti ĝin al vi ni uzas la salutmesaĝon de Jevgenij Gaus, ĉefrespondeculo kaj programisto, kiun ni dankas kaj deziras al la nova retejo glatan funkciadon kaj multe da sukceso.  2016. július 19. 12:50:51 Karaj uzantoj! Ni ĝojas finfine prezenti al vi tute novan lernu.net. La paĝaro estas kreita de la nulo kaj teknike kaj enhave. Jen kelkaj novaj funkcioj: ...

Legi pli...

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.