Novaĵoj

Lasta semestro en Poznan - AMU Poznanon

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-11 19:54:33

La 4an de februaro komenciĝos la lasta semestro por la studentoj de la nuna kursaro de   Interlingvistikaj Studoj  en Poznan. La ĝis nun plej multnombra grupo de 17 personoj sesan fojon vojaĝos al la pola urbo por kunesti dum unu semajno kaj spertiĝi dum la kursoj kaj prelegoj de konataj profesoroj.  La kursanoj: 5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 1 el Svedio, Serbio, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio kaj Belgio pli kaj pli proksimiĝas al la finaj ekzamenoj kaj akiro de diplomoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.  La nuna...

Legi pli...

Lecionoj, lecionoj, lecionoj... 2a raporto

Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-08 19:31:10

Kiel en nia novaĵletero ni jam raportis , Heidi Goes denove agadis en Orienta Timoro.  La 22an de decembro Heidi revenis al Eŭropo kaj sendis al nia la daŭrigon de sia raporto. Bonvolu legi kaj sekvi la ligojn.  En la ne-registara organizaĵo Unite Develop Serves mi instruis fine al tri grupoj: pliajn du fojojn al la infana grupo, kaj du fojojn al du pliaj grupoj da junuloj. Tio kaŭzis ke du fojojn mi havis kvin lecionojn en unu tago, kaj tio...

Legi pli...

Nova interlingvistika grupo startos en Poznan en septembro 2017

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-21 00:05:02

La tradiciaj Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj anoncas komencon de nova interlingvistika grupo en la studjaro 2017/18. Dum la tri-jaraj eksteraj studoj en ĉiu semestro necesas pasigi unu intensan semajnon en Poznano: en septembro kaj februaro. La unua sesio daŭros inter 16-23.09.2017. Kadre de la studoj ni ofertas por la interesiĝantoj la subajn studobjektojn:  • Enkonduko en lingvistikon (fonetiko, morfologio, sintakso, semantiko), • Enkonduko en komunikadon, internacia kaj interkultura komunikado, • Planlingvistiko, • Esperantaj lingvistiko, kulturo, literaturo kaj movado. • En la tria jaro eblaj specialiĝoj pri:...

Legi pli...

La 4a Esperanto-semajno en la ĉina Esperanto-lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-19 20:04:54

La 12-an de decembro 2016, la Elementa Lernejo Baiyangshujie, en la urbo Taiyan, Shanxi-provinco, Ĉinio, okazigis la 4-an Esperanto-semajnon kun temo Kun granda animo kaj amikoj en la mondo. Partoprenis ĝin pli ol 1400 lernejanoj. En la malferma ceremonio la direktoro Wei Yubin diris: “ La antikvulo de Ĉinio diris, ke nobluloj havas grandan amon kaj animon. Mi opinias, ke lernejanoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie ne nur devas havi honestan sintenon, diligentan kvaliton, progreseman spiriton, sed devas ankaŭ posedi pli vastan vidpunkton, kompatan...

Legi pli...

Lecionoj, lecionoj, lecionoj,...

Kategorio: Movado; Dato: 2016-12-11 13:03:37

Heidi Goes skribis el Orienta Timoro. Jen raporteto el Dilio, meze de mia ĉi-foje mallonga (tri-semajna) restado en Orienta Timoro: mi alvenis mardon la 29-an de novembro kaj ekinstruis vendredon la 2-an de decembro. Krom dum la du naciaj feritagoj -- dum kiuj mi lernis la tetunan lingvon kaj preparis lecionojn por tiuj, kiuj ne komprenas la indonezian aŭ la portugalan -- mi instruis ĉiutage al studentoj de la nacia universitato, precipe de la agrikultura kaj jura fakoj. Semajnfine aldone al kelkaj komencintoj. Krom tio mi iom hazarde trovis neregistaran organizaĵon,...

Legi pli...

1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.