Novaĵoj
Esperanto-tradukisto registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Ĝenovo
Kategorio: Movado; Dato: 2018-08-22 23:36:53
Nia redakcio gratulas al Patrick Morando el Italio, kiu ne nur diligente studis kaj trejniĝis por esti instruisto pri Esperanto, sed ankaŭ sukcese elpaŝis por oficiale registrigi sin kiel kompetentan spertulon pri Esperanto.
Patrick trapasis sukcese plurajn nivelojn de la KER-ekzamenoj kaj poste sukcese finis la 100-lecionan retan metodikan trejnadon ĉe edukado.net (RITE). Pri liaj studspertoj vi povas legi intervjuon de IPR en nia Dosierujo .
Amasigante ĉiujn siajn atestilojn, dokumentojn, ekzercojn, eseojn, prelegojn kaj raportojn li decidis prezenti...
Duolingo ekhavis trian lingvon
Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-17 14:09:49
La tutan artikolon vi povas legi en la paĝo de Libera Folio klakante al la bildo
Esperanto kaj universitato: Nitobe-simpozio (Lisbono, 4-5-an de aŭgusto 2018)
Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-08 13:47:06
La 4-an kaj 5-an de aŭgusto en Lisbono okazos nova Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”.
Aŭspiciantoj
La konferenco estas aranĝo de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). Ĝi estas subvenciata de Esperantic Studies Foundation (ESF). Danke al tio ne estas kotizo. ESF ankaŭ prizorgos kafo-pauzojn kaj komunan manĝon. La simpozio okazas ĉe la Universitato de Lisbono.
Loko
Oni antaŭvidas, ke la simpozio okazos en...
Forpasis Enikő Sereghyné Zengő el Hungario
Kategorio: Movado; Dato: 2018-05-05 16:32:25
Kun granda malĝojo ni informas vin ke la 5an de majo, pro grava malsano, forpasis Enikő Sereghyné Zengő, hungara esperantisto.
Enikő estis unu el la plej aktivaj membroj de la landa ILEI-sekcio en Hungario, eĉ ĝia estrarano. Ŝi ofte vojaĝis ankaŭ eksterlanden, partoprenis multajn Universalajn Kongresojn kaj ILEI-konferencojn, akompanante samlandajn esperantistojn. Laste en Seulo mi renkontis ŝin kaj ĝojis, ke malgraŭ la allogaj turismaĵoj kaj programoj, Eniko dediĉis plurajn horojn kaj helpis nin en la parolaj partoj de la KER-ekzamenoj.
La plimulto de la ne-hungaraj Esperanto-instruistoj rememoras la ILEI-konferencon, kiun...
Rob Moerbeek fariĝis Kavaliro de la Ordeno de Oranje Nassau
Kategorio: Movado; Dato: 2018-04-29 01:31:48
Dum la jubilea Malferma tago de UEA, sinjoro Rob Moerbeek, konata aktivulo de la Esperanto-movado, transprenis de Martin Smit, urbestro de lia loĝloko Beverwijk, altrangan reĝan honorigon. La urbestro anoncis la oficigon de Rob kiel Kavaliro en la Ordeno de Oranje Nassau. Ĝi estas prestiĝa distingo fare de la reĝo de Nederlando por Nederlandanoj por eksterordinaraj atingoj por la socio.
En sia formala, tamen bonetosa kaj amika parolado, la urbestro listigis plurajn, sed tute ne ĉiujn, meritojn de Rob Moerbeek, substrekante lian aktivan agadon por la Esperanto-movado, subtenon al la blindula movado, lian redaktoran,...