Novaĵoj

AMU Poznanon per duobligota donaco

Kategorio: Movado; Dato: 2018-11-21 12:24:42

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉu vi scias ke en la pola Universtato Adam Mickiewicz en Poznan jam de 20 jaroj funkcias Interlingvistikaj Studoj? Tiuj studoj estas unikaj en la mondo! Ĝis nun akiris sian diplomon 38 personoj el 17 landoj (laŭ tio kie ili loĝis dum la studoj). La liston vidu sube de la paĝo. 

Nun, en la aktuala grupo (2017-2020) studas entute 11 personoj: 

  • tri azianoj (ĉino kaj koreoj loĝantaj en Ĉinio, Koreio kaj Japanio),
  • du rusoj,
  • po 1 franco, polo, germano, hispano, brazilano kaj usonano 

Por studento, kiu venos al Poznan de ekster Eŭropo, dum la studoj necesas vojaĝi 7 fojojn. Tial la kostoj por ili facile atingas po 10 mil eŭrojnNi devas helpi ilin faciligi almenaŭ finance tiun periodon. 

La usona fondaĵo ESF transprenis por multaj la pagon de la studkostoj sume ĝis 5 mil dolaroj en ĉiu jaro, kaj pretos subvencie helpi al la studentoj ankaŭ en la vojaĝkostoj en la sekva maniero. Ĉiun donacon kiun oni sendas al ESF kun celo subteni la studantojn ESF pretos duobligi ĝis sume 2500 dolaroj jare. Do, se iu sendos 50 dolarojn ĝi fariĝos tuj 100. En 2018 ni havas ankoraŭ eblon duobligi 1800 dolarojn! Bonvolu helpi ne lasi perdiĝi tiun okazon.

Se vi povas helpi  bv. kontribui, aliĝi al la personoj kiuj AMAS Poznanon kaj partopreni en la kampanjo AMU Poznanon.  Por donaci, klaku ĉi tien.

La liston kun la donacitaj sumoj kaj donacintoj eblas vidi ĉe la paĝo de ESF.Se tiu maniero ne konvenas por vi, ne hezitu kontakti nin.

La redaktoro de edukado.net en la nomo de ĉiuj studentoj de Poznano dankas la ĝisnunajn subtenintojn kaj antaŭdankas la novajn donacontojn. 

Jen la nomo de la ĝisnun diplomitoj 

  • Pollando 7: Malgorzata Komarnicka, Alina Mozer, Pawel Fischer-Kotowski, Ida Stria, Michael Kozicki, Malgorzata Nitkowska (nun en Danio), Bradio Moro (Usonano),
  • Brazilo 6: Jader Rodriguez da Silva, Rita Moares, Ivan Colling, Guilherme Jardim, Fernando Pita, Rafael Zerbetto (nun laboranta ĉe El Popola Ĉinio) 
  • Germanio 5: Andreas Emmerich, Peter Zilvar, Kirilo Brosch, Horst Vogt, Anina Stecay
  • Belgio 3: Iwona Kocięba, Alain Delmotte, Andre Staes
  • Francio 2: Marc Bavant, Anne Jausions
  • Hispanio 2: Suso Moinhos Pardavila, Felikso Lobo
  • Kroatio 2: Maria Jerković, Tea Radovanovic
  • Svislando 2: Molnar Monika (hungarino), Mireille Grosjean
  • Ĉeĥio 1: Jitka Skalicka (nun ŝi vivas en Italio, Romo)
  • Hungario 1: Szabolcs Szilva (loĝanta en Pollando)
  • Litovio 1: Snaige Malych (verŝajne nun en Germanio)
  • Makedonio 1: Lence Efremova
  • Serbio 1: Johan Derks (nederlandano)
  • Slovakio 1: Petro Balaz
  • Svedio 1: Bengt-Olof Aradson
  • Ukrainio 1: Nina Daniljuk
  • Usono 1: Sean Healey
Forpasis Eva Farkas-Tatar en Hungario Al la listo La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.