Novaĵoj

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

Kategorio: Movado; Dato: 2017-09-24 17:35:13

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato de Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun post 20 jaroj startis la 7a interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svislando, Germanio, Hispanio, Rusio Kazaĥio kaj Pollando). La unuan fojon aliĝis azianoj al la studoj, kio certigas pli grandan multkulturecon. La fondajo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam...

Legi pli...

Forpasis Marjorie Boulton

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-31 08:51:45

    Ni informas vin ke en sia 93a jaraĝo, la 30an de aŭgusto 2017 forpasis Marjorie Boulton, unu el la plej ŝatataj Esperantaj verkistoj, akademiano, honora membro de UEA. Vi povas legi pri ŝi kaj lasi komenton en la PANTEONO . Miloj da esperantistoj legis ŝiajn verkojn, lernis la lingvon pere de ili. Ni sugestas, ke memore al sinjorino Boulton en la sekvaj tagoj ni prenu unu el ŝiaj libroj,...

Legi pli...

La studontoj en Poznan bezonas nian helpon!

Kategorio: Movado; Dato: 2017-08-09 14:36:19

Ene de mallonga tempo finiĝos la aliĝperiodo al la trijara kursaro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. Aliĝis jam dudeko da personoj el diversaj mondpartoj kaj landoj.  9 el la kandidatoj petis studstipendion kaj ankaŭ pluraj aliaj bezonos subtenon por dum tri jaroj financi vojaĝojn, vivkondiĉojn kaj aliajn elspezojn. Ni bezonas jare plurmil eŭrojn por financi la plej bazajn studkostojn.  La stipendipetintoj devenas el Grekio, Turkio, Rusio, Brazilo, Kazaĥio, Usono, Ĉinio kaj Koreio. Ni petas ĉiujn, kiuj povas, ke ili subtenu la formadon de interlingvistoj kiuj post...

Legi pli...

Poznan: 4-a Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2017-04-03 09:18:06

La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano . La ĉefa temo estas: Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo Priskribo : La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter...

Legi pli...

Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano

Kategorio: Movado; Dato: 2017-03-21 14:07:46

1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.