Novaĵoj

Varma vintra sesio en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2018-02-12 01:09:51


Kiel kutime, komence de la jaro (inter la 3 kaj 10a de februaro) okazis la vintra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en UAM, Poznano.

Alvenis 14 gestudentoj el 10 landoj (Ĉinio, Koreio, Brazilo, Usono, Turkio, Rusio, Francio, Hispanio, Germanio kaj Pollando).

Post la konsultiĝo kaj ekzamenoj, lunde komenciĝis la kursoj de la dua semestro: Michael Farris prezentis la ĝeneralajn regulojn de morfologio kaj sintakso eluzante la sciojn de la diverslingva partoprenantaro. Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik enkondukis la studentojn en la duan periodon de esperanta literaturo.
La multkultura konsisto de la grupo donis fekundan bazon al Ilona Koutny trakti diversajn flankojn de komunikado (la studentoj praktike povis kompari la diversajn korpolingvaĵojn). Ŝi gvidis kurson ankaŭ pri esperanta gramatiko, kie la interesiĝemaj studentoj povis ekkoni kaj diskuti la problemojn de esperanta morfologio, inkludanta radikkarakteron.

La varma etoso montriĝis ankaŭ dum la komuna vespero: pluraj partoprenantoj prezentis poemojn, kantojn. Krom ili ankaŭ loka esperantistino Suzana Kornicka kantis kaj gitarludis.

La sesion sekvis sabata ekskurso al Toruno, kie post urborigardado kaj vizito de Studio P. en la Junulara Kulturdomo, Maria Pokrzywnicka prezentis en la Etnografia Muzeo la ĉiutagan vivon el la epoko de Zamenhof (http://etnomuzeum.pl/eo/pri-ni/). Poste ŝi gastigis la gestudentojn per mielkuko kaj ludigis ilin kadre de la interkultura karnavala renkontiĝo.

Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj
http://www.amu.edu.pl/~interl/

 
 
 

Fonto de la fotoj: la Facebook-paĝo de la studoj 

Kiu kaj kie deziras kunorganizi KER-sesion? Al la listo Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.