Novaĵoj

Instruista trejnado en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-23 17:32:11

INSTRUISTA TREJNADO en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net       La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko. La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio ( la unua okazos 14-20.09.2013, la dua 01-07.02.2014) kaj intertempan hejman laboradon, retan...

Legi pli...

Libroservo de UEA: 25 % rabato - dum ankoraŭ kelkaj horoj

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-23 13:02:20

Memore al la forpaso de William Shakespeare kaj Miguel de Cervantes la 23an de aprilo 1616, hodiaŭ estas la Monda Tago de la Libro . Por festi la Tagon, la Libroservo de UEA faras specialan oferton, kiu validas ĝis la tagmezo (12-a horo) laŭ la Universala Tempo en la posta tago, la 24-an de aprilo. La rabato estas 25% por ĉio ajn, kion oni mendos antaŭ tiu limhoro. ...

Legi pli...

Federico Gobbo gvidos la katedron de Amsterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-18 23:48:58

La kuratoroj de la katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo rekomendas la italan lingviston Federico Gobbo kiel la novan estron de la katedro. D-ro Gobbo transprenos la taskon de prof. d-ro Wim Jansen, kiu emeritiĝos ĉi-jare kiel speciala profesoro. D-ro Gobbo (1974) estas unu el la plej aktivaj nuntempaj esperantologoj. Li estas i.a. estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED, la esplora fako de UEA) kaj recenzredaktoro de la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). La...

Legi pli...

Bonvolu helpi al Monika kaj ŝiaj infanoj per via voĉdono

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-04 22:07:10

La lernejo, La Grande Ourse (La Granda Ursino) estas malgranda lernejo, kie Esperanto estas tutnormala studobjekto, kun semajne 3 lecionoj por ĉiuj geknaboj. Unu el iliaj instruistinoj estas Mónika Molnár , nia kolegino, aktiva kunlaborantino ankaŭ de nia paĝaro, kiu faras mirindan laboron kun tiuj infanoj. La lernejo estas privata, sen ajna ŝtata subvencio, tial financajn rimedojn por la funkciado ankaŭ la infanoj provas akiri ekzemple per maratona kurado aŭ per partopreno en diversaj konkursoj. Ili...

Legi pli...

Verki facile kun baza vortostoko - nova programo ĉe KONTAKTO

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-02 11:33:53

La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kiu signifas uzon NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia realigo estis nesimpla - ĝis nun... Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj" kaj "tre facilaj" vortoj. La programo estis farita por...

Legi pli...

1 ... 35 36 37 38 39 40 41 42 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.