Novaĵoj

Bonvolu helpi al Monika kaj ŝiaj infanoj per via voĉdono

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-04 22:07:10

La lernejo, La Grande Ourse (La Granda Ursino) estas malgranda lernejo, kie Esperanto estas tutnormala studobjekto, kun semajne 3 lecionoj por ĉiuj geknaboj. Unu el iliaj instruistinoj estas Mónika Molnár , nia kolegino, aktiva kunlaborantino ankaŭ de nia paĝaro, kiu faras mirindan laboron kun tiuj infanoj. La lernejo estas privata, sen ajna ŝtata subvencio, tial financajn rimedojn por la funkciado ankaŭ la infanoj provas akiri ekzemple per maratona kurado aŭ per partopreno en diversaj konkursoj. Ili...

Legi pli...

Verki facile kun baza vortostoko - nova programo ĉe KONTAKTO

Kategorio: Movado; Dato: 2013-04-02 11:33:53

La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kiu signifas uzon NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia realigo estis nesimpla - ĝis nun... Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj" kaj "tre facilaj" vortoj. La programo estis farita por...

Legi pli...

Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-21 10:05:44

        Ĉiutage kreskas la nombro de aliĝintoj al la 46a ILEI-konferenco (12-18 julio 2013) en Herzberg-Sieber, Germanio. Jam aliĝis partoprenontoj el 21 landoj el ĉiuj 5 kontinentoj! Baldaŭ ni atingos n-ron 50, kiu ricevos 50 %-an rabaton de la aliĝkotizo. Ĝeneralaj informoj legeblas en la koncerna paĝo .   Eluzu la unuan plej favoran aliĝkategorion kaj plenigu la formularon  antaŭ la 31a de...

Legi pli...

Heidi Goes denove en Azio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-06 10:03:08

Heidi Goes denove ekvojaĝos kaj laboregos en Azio.  Jen ŝia mallonga raporto:    "Jen mi faras la lastajn preparojn por morgaŭ  refoje  forflugi al... Azio. Ne simple al Indonezio ĉi-foje. Mi pasigos preskaŭ 48 horojn en Kuala Lumpur, kie mi vendrede alvenos kaj sabate havos 3-horan enkondukan lecionon por studentoj kaj membroj de Couchsurfing. Sekvatage mi flugos al Makassar, unua halto en Indonezio, kaj post haltoj en Ambon kaj Bali flugos al Orienta Timoro, kie mi restos tutan semajnon. Estas laŭ...

Legi pli...

Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-26 14:57:58

      Intensa 24-hora seminario lige al la kongresa programo kaj kun observeblaj lingvokursoj.  La seminarion gvidos Katalin Kovats kaj organzas ĝin ILEI kaj edukado.net kun aktiva helpo de la Interkultura Centro de Herzberg. La seminario estas parto de la ILEI-konfereco, sekve la partopreno ne estas aparte pagenda.  La programo okazos en 6 blokoj - entute 20 + 4 horoj. Oni laboros ĉefe posttagmeze aŭ­ vespere por ke la...

Legi pli...

1 ... 37 38 39 40 41 42 43 44 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.