Novaĵoj

Tago de Esperanto-libro en Gdańsk (Pollando)

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-07 21:52:44

La 12-an de decembro 2012 - tri tagojn antaŭ la Zamenhofa tago - en Vojevodia Pedagogia Biblioteko en Gdańsk (Pollando) okazis solenaĵo Tago de Esperanto-libro. La programon en Esperanto preparis  Małgorzata Zięba-Szmaglińska kun siaj gelernantoj, 11-jaraj infanoj (5-klasanoj), kiuj fervore lernas kantojn en diversaj lingvoj. La temo estis „Kristnasko en la fabeloj de Hans Christian Andersen”. Ili prezentis la vivon (precipe la infanaĝon kaj la studjarojn) de la fama dana verkisto kaj liajn du fabelojn „Abio” kaj „Knabineto kun alumetoj” en la traduko de Ludoviko Zamenhof. Dum la prezentado la infanoj kantis kvar kristnaskajn kantojn...

Legi pli...

Raporto de Monique Arnaud pri la volontulado en Mazara del Vallo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-06 12:02:18

Monique Arnaud , franca esperantistino, profesia instruistino pri la angla lingvo, danke al finance subteno de Eŭropa Unio fine de la jaro 2012  volontulis  ĉe la Cnetro por Esperanto kaj Interkulturo (CEI), en la sicilia urbo Mazara del Vallo. Dum sia 6-semajna restado en la urbo ŝi instruis Esperanton ĉiusemajne en 7 klasoj kaj prezentis la lingvon al dekoj da homoj en la urbo dum 6 semajnoj. Jen ŝia mallonga raporto pri la spertoj, verkita por edukado.net. "Mi...

Legi pli...

Vigla Esperanto-vivo en Mazara del Vallo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-27 13:34:18

Mazara del Vallo, la sicilia urbo, kiu gastigis la 79-an itala kongreson en aŭgusto 2012, plene meritas la nomon Esperanto-urbo. Post la germana Herzberg, en Italio, danke al la kunordigaj agado kaj laboro disvolviĝantaj en Centron por Esperanto kaj Interkulturo , aganta nome de Itala Esperanto-Federacio okazas grandskala kaj en si mem pionira laboro. Tre verŝajne ne plu vivas homo en la urbo, kiu ne scius ion pri Esperanto. Kun la fervora subteno de la urbestro, ne nur en dekoj da klasoj okazas sistema instruado de...

Legi pli...

Svetlana Smetanina turneas en Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-23 00:37:46

Rusa Esperanto-instruistino, Svetlana Smetanina (volontulinte dum pluraj monatoj en Mazara del Vallo, Sicilio) faras nun prelegvojaĝon en Francio. Ŝia turneo daŭras de la 26 de oktobro ĝis la 1 de decembro. La itinero estas iom zigzaga, sed tre interesa. Grezijono, Clermont-Ferrand, Perigueux, Chateauroux, St-Nazaire, La Roche-sur-Yon, Herouville, Angouleme, Bourges, Tours, denove Herouville kaj Parizo. La ĉeforganizanto estas Ives Nikolas el Herouville kaj lia teamo. En Grezijono Svetlana instruis dum la semajno de Familia Renkontigho "AŬTUNE". Ankaŭ en Chateauroux estis unutaga kurso por tiuj kiuj...

Legi pli...

La ILEI-estraro laboris plu – ekas KAEST

Kategorio: Movado; Dato: 2012-11-16 13:55:06

    Tra la 15a de novembro la estraro de ILEI plue laboris en Slovakio. Skizo por buĝeto de ILEI por 2013 venis sub la lupeon; post kvarhora laborado rezultis plia iteracio kiu pluiris al la nova kaj antaŭa kasistoj kaj al ekstereŭropaj estraranoj. Post lastaj intervenoj, ĝi iros decembre al la komitato por prijuĝo per reta voĉdono. La sumo de la spezoj (en kaj el) altiĝis je ĉ. 20% kompare kun la nuna jaro, sed la planata deficito signife falis. Tio eblis dank’ al milde pozitivaj tendencoj ĉe la membronombro, altigita disponigo de UEA por edukaj laboroj...

Legi pli...

1 ... 39 40 41 42 43 44 45 46 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.