Novaĵoj

Ankoraŭ kelkaj tagoj ĝis la favorpreza aliĝo al la ILEI-konferenco en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-21 10:05:44

        Ĉiutage kreskas la nombro de aliĝintoj al la 46a ILEI-konferenco (12-18 julio 2013) en Herzberg-Sieber, Germanio. Jam aliĝis partoprenontoj el 21 landoj el ĉiuj 5 kontinentoj! Baldaŭ ni atingos n-ron 50, kiu ricevos 50 %-an rabaton de la aliĝkotizo. Ĝeneralaj informoj legeblas en la koncerna paĝo .   Eluzu la unuan plej favoran aliĝkategorion kaj plenigu la formularon  antaŭ la 31a de...

Legi pli...

Heidi Goes denove en Azio

Kategorio: Movado; Dato: 2013-03-06 10:03:08

Heidi Goes denove ekvojaĝos kaj laboregos en Azio.  Jen ŝia mallonga raporto:    "Jen mi faras la lastajn preparojn por morgaŭ  refoje  forflugi al... Azio. Ne simple al Indonezio ĉi-foje. Mi pasigos preskaŭ 48 horojn en Kuala Lumpur, kie mi vendrede alvenos kaj sabate havos 3-horan enkondukan lecionon por studentoj kaj membroj de Couchsurfing. Sekvatage mi flugos al Makassar, unua halto en Indonezio, kaj post haltoj en Ambon kaj Bali flugos al Orienta Timoro, kie mi restos tutan semajnon. Estas laŭ...

Legi pli...

Metodika seminario dum la 46a ILEI-konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-26 14:57:58

      Intensa 24-hora seminario lige al la kongresa programo kaj kun observeblaj lingvokursoj.  La seminarion gvidos Katalin Kovats kaj organzas ĝin ILEI kaj edukado.net kun aktiva helpo de la Interkultura Centro de Herzberg. La seminario estas parto de la ILEI-konfereco, sekve la partopreno ne estas aparte pagenda.  La programo okazos en 6 blokoj - entute 20 + 4 horoj. Oni laboros ĉefe posttagmeze aŭ­ vespere por ke la...

Legi pli...

Lernu.net serĉas tradukistojn

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-20 00:30:28

Saluton! Kiel vi eble jam scias, lernu.net baldaŭ lanĉos novan version de la retejo: kun multaj novaj materialoj kaj nova kurso. Pro tio nun kiel neniam antaŭe lernu! bezonas helpon de esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj tradukistoj ĉe lernu!: el preskaŭ tricent tradukistoj, nur ĉirkaŭ trideko fakte estas aktivaj. Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php . Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas ke lingvoj malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni...

Legi pli...

Lude pri la lingvoj de Eŭropo

Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-15 08:40:50

Ĉu vi volas testi viajn konojn pri la lingvoj de Eŭropo?  Kulturaj kaj lingvistikaj demandoj, kolektado de poentoj, luda maniero por kleriĝo.  Sur la hejmpaĝo de la Eŭropa Komisiono ni trovis interesan ludon. La nun 52 demandoj - legeblaj en 22 lingvoj - ĉiutage riĉiĝas je unu. La akiritajn poentojn la porgramo akumulas, do eblas progresi laŭ propra ritmo. Al la demandoj estas donitaj tri respondoj. Se oni tuj trafas la ĝustan respondon tio valoras 10 poentojn. Je la dua trafo oni...

Legi pli...

1 ... 36 37 38 39 40 41 42 43 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.