Novaĵoj

Argentinanoj invitas junulojn al desegnaĵkonkurso

Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-17 22:05:49

La konkursa temo estas: "Arboj de la mondo. Arboj de Vilaĝo Karlo Paco" Aŭgusto-Septembro 2013 Argentina Esperanto Ligo invitas ĉiujn infanojn kaj gejunulojn (Esperantistoj kaj gefiloj de Esperantistoj), partopreni konkurson pri desegnado kaj pentrado, okaze de la 55a Argentina Kongreso de Esperanto realigota en la parko-bieno "La Quinta" en Vilaĝo Karlo Paco - Provinco de Kordobo - Argentino, de la 12-a ĝis la 14-a de Oktobro 2013. La interesitoj povas partopreni per desegnaĵo aŭ pentraĵo laŭ iu ajn tekniko, ne...

Legi pli...

Elŝuteblas la nova versio de PMEG

Kategorio: Movado; Dato: 2013-08-12 09:49:13

Forpasis Hermann BEHRMANN

Kategorio: Movado; Dato: 2013-07-01 21:47:36

Kun bedaŭro ni eksciis pri la ĵusa forpaso de meritplena esperantista kolego, Hermann BEHRMANN el Germanujo Kvankam lia prezento en la Panteono ne estas ankoraŭ kompleta, ni lanĉas la paĝon kaj petas vin dividi kun nia viajn memoraĵojn, pensojn kaj invitas vin lasi kondolencojn ĉe lia paĝo en la Panteono  La redaktoro de edukado.net sincere kondolencas al la familianoj kaj proksimaj kunlaborintoj.

Legi pli...

Alvoko al esplorprojekto por lingva justeco

Kategorio: Movado; Dato: 2013-06-30 08:12:07

            La Esperantic Studies Foundation kune kun la Instituto pri publika ekonomiko de la Universitato Humboldt de Berlino, la Instituto pri anglaj studoj de la Universitato de Lepsiko kaj la Departemento de germanaj studoj de la Universitato Sophia de Tokio serĉas kunlaboranton por esplorprojekto pri  internacia taksado de lingva justeco, lingva demokratio kaj lingvaj rajtoj. 1. Taskoj ...

Legi pli...

Maratona kurado de esperantistoj subtenindas

Kategorio: Movado; Dato: 2013-05-27 09:58:46

Antaŭ kelkaj monatoj ni raportis pri alvoko pri konkurso de pupteatraĵoj , kiun lanĉis la Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco.  La gelernantoj de la svisa lernejo La Granda Ursino , kie nia kolegino Mónika Molnár tre sukcese instruas Esperanton, kandidatiĝis pretiginte du pupteatraĵojn. La lingvo de iliaj prezentoj estas ESPERANTO, kaj ni tre esperas, ke tio ne kaŭzos malavantaĝon antaŭ la ĵurio.  Vidu mem la programon de la malgranduloj: ...

Legi pli...

1 ... 33 34 35 36 37 38 39 40 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.