Novaĵoj
Demisi-anonco de la ILEI-prezidanto
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-05 18:08:50
Pri la demisio de Stefan MacGill, ILEI-prezidanto, ni dissendas lian publikan komunikaĵon kun bedaŭro sed plena kompreno kaj danko al li pro la ĝisnun faritata laboro, per kiu li siatempe relevis ILEI el ties malfacila situacio. Katalin Kovats, redaktoro
"Jen koncizigo de la komenco de enkonduka teksto de numero 2013-1 de Internacia Pedagogia Revuo, la organo de ILEI – la Internacia Ligo de Esperantistaj instruistoj. Tiu numero estas nun presata kaj baldaŭ atingos la membrojn de ILEI.
...
Teatro-pupoj engaĝiĝas por la paco
Kategorio: Movado; Dato: 2013-02-05 10:14:55
Labor-grupo de UNESCO pri kulturo de paco (en kiu Elizabeth Barbay aktivas jam kelkajn monatojn) preparas pup-teatran festivalon.
Jen la plano :
En tiu evento estas bonvena la partopreno de pup-teatraj teamoj (amatoraj aŭ profesiaj, eĉ' starigitaj por la okazo) el ĉiuj landoj de la mondo.
La labor-lingvoj estos :...
Aliĝu ĝis la 31a de januaro al la ILEI-konferenco
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-27 10:12:58
LKK de la 46a ILEI-konferenco kore invitas vin al Herzberg-Sieber inter la 12-18a julio por partopreni interesan fakan programon, prelegon metodikan trejnadon (kun Katalin Kovats), fakkunsidojn, ekskursojn, variajn kulturajn ofertojn!
Ne forgesu, la plej favora aliĝperiodo finiĝos la 31an de januaro. Por junuloj estas aparte malalta kotizo!
Legu la detalojn kaj rete aliĝi ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de .
Korajn salutojn nome...
Ekkonu la revuon MONATO per libera elŝuto
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-25 09:35:06
MONATO estas unu el la plej prestiĝaj Esperanto-magazinoj, kiu aperigas artikolojn en multaj temoj en Esperanto, sed ne skribas pri Esperanto.Legante la revuon MONATO oni povas praktiki la lingvon, riĉigi la vortostokon lernante pri aktualaj aferoj. Tial ni konsilas uzi tiun magazinon dum la instruado de Esperanto aŭ proponas ĝin al memlernantoj por ke ili okupiĝu regule pri la lingvo.
La februara numero de MONATO nun estas elŝutebla senpage.
- la pdf-versio (por tablo- kaj teko-komputiloj ) estas havebla ĉe...
IPR-numeroj elŝuteblas en GAZETEJO.ORG
Kategorio: Movado; Dato: 2013-01-13 18:08:55
Ekde nun ĉiu numero de IPR aperinta inter la jaroj 2005 kaj 2011 legeblas en gazetejo.org.
Komence de tiu periodo la numeroj ne havas kovrilpaĝojn. Ili estas skanotaj kaj aldonotaj.
Vizitu: http://gazetejo.org/eo/ipr
Pli kompletan kolektaĵon vi trovos ĉe: http://ilei.info/ipr/malnovaj_numeroj.htm
Informis: Jozefo Németh, redaktoro de IPR ...