Novaĵoj
26a de septembro - La Eŭropa tago de Lingvoj
Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-08 23:10:57
La 26a de septembro denove estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj en la mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.
La programoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazu en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj. Helpmaterialojn liveras ankaŭ tiu ĉi kaj la alia ELP-paĝo .
...
Premio Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-06 13:56:51
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010).
En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro.
La esplor-kampoj estas:
· Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
· Interkultura edukado per Esperanto
· Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
· Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto...
Forpasis Reinhard Selten
Kategorio: Movado; Dato: 2016-09-01 20:02:20
Laŭ la UEA-novaĵletero ni eksciis, ke forpasis Profesoro Selten. Ni kondolencas al la familianoj.
Honore al li ni memorigas vin pri intervjuo, farita kun li kaj aldona teksto kaj testo, kiuj troviĝas en la KLERIGEJO - Liberaj Studoj - Scienco.
Sube vi povas legi la mallongan vivresumon. Ripozu li en paco.
-------
La 23-an de aŭgusto Esperantujo...
Forpasis Detlev Blanke
Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-22 22:19:56
Ni informas vin kun peza koro kaj malfeliĉo pri la akcidenta forpaso de nia kolego kaj membro Detlev Blanke.
Ni omaĝas al li atentigante vin pri la prezento en la Panteono, kie vi povas legi la vivresumon, kiun li mem pretigis al nia paĝaro kaj kie vi povas postlasi viajn komentojn kaj memoraĵojn.
La redaktoro de edukado.net ŝokita kaj tre malfeliĉe skribas tiujn vortojn kaj kore kondolencas al Vera, edzino kaj partnerino de Detlev en la privata vivo kaj en liaj netakseble valoraj agadoj en nia movado....
Finiĝis la 49a ILEI-konferenco en Hungario
Kategorio: Movado; Dato: 2016-08-07 09:12:45
Laŭ la FERMA PAROLADO de la prezidanto, Mireille Grosjean
Se via taso povas enteni du decilitrojn kaj ĝi enhavas unu decilitron, oni povas konsideri duone malplenan tason aŭ duone plenan tason. Same pri nia Konferenco. Pro tio mi komencos mencii la paneojn.
Unue la starto el Nitra per du busoj, du plenplenaj busoj. La kerna problemo estis, ke mankis loko en la kelo de la granda buso kaj tute ne estis kelo en la eta buso. Niaj kongresanoj havis multajn grandajn valizojn pro longa restado...