Novaĵoj
Raporto el Poznan pri la 4a sesio
Kategorio: Movado; Dato: 2016-02-09 17:46:44
Raporto pri la 4a sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Adam Mickievicz (UAM)
Milda februara vetero akceptis la persistajn partoprenantojn de la 4-a interlingvistika sesio en la poznana universitato. Ne nur komence, en septembro 2014 la grupo estis rekorda, sed ankaŭ nun ĝi estas tia: 17 studentoj (5 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando kaj po unu el Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, Rusio, Serbio kaj Svedio) progresas en siaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio.
Ĉi-jare d-ro Ulrich Lins, aŭtoro de ...
La lerniloj de Stano Marček kun triona rabato
Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-28 10:03:04
Stano Marček eldonis jam pli ol 100 lernilojn kaj nun por la aĉetantoj li ofertas trionan rabaton kaj senpagan sendadon.
La liston de la lerniloj vi povas vidi ĉe http://www.ipernity.com/blog/stano.marcek/4178610
Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-11 13:11:58
Post kelkaj semajnoj, fine de januaro, komenciĝos en Poznan (PL) la 4a sesio de Interlingvistikaj Studoj.
Dekkvino da studentoj pasigas la nunajn semajnojn preparante sin al seriozaj ekzamenoj, verkas eseojn por sukcesi en la kontroloj dum la unuaj tagoj kaj poste ili povos dum tuta semajno ĝui altnivelajn prelegojn de la fakuloj. ( Jen raporto pri la septembra semajno .)
La partoprenantoj meritas atenton, laŭdojn kaj ankaŭ financajn subtenojn. La brazilaj partoprenantoj nur por la vojaĝkostoj bezonas elspezi sian monatan salajron aŭ eĉ pli,...
Forpasis Carola Antskog
Kategorio: Movado; Dato: 2016-01-09 16:38:48
Komence de la jaro el Finnlando venis al la redaktejo malĝojiga novaĵo.
Post malsano forpasis nia kolegino Carola Antskog.
Kune kun la memorteksto de Sylvia Hämäläinen Carola nun eniris nian Panteonon.
Nia redaktejo esprimas siajn kondolencojn al la familio, speciale al la gefiloj kaj nepino kaj al la finna movado.
Vi povas skribi pri viaj memoraĵoj kaj esprimi viajn kondolencojn en la PANTEONO .
INSTRUISTA TREJNADO en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2015-12-19 00:02:28
INSTRUISTA TREJNADO
en la kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj Edukado.net
La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznan, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn, necesajn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.
La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 17-23.09.2016 , la dua 04-10.02.2017 ) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon...