Novaĵoj

AMU Poznanon! - Denove!

Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-29 12:52:42

         ESF jam de jaroj per stipendioj subtenas la Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Pasintjare ESF decidis donaci pli ol antaŭe kaj instigi aliajn homojn fari la samon. Por helpi realigi tion, ESF lanĉas kampanjon “AMU Poznanon”, laŭ kiu la fondaĵo duobligos viajn donacojn al tiu unika programo. “Amu tiun ĉi universitaton! Ĝi estas unika, ĉar ĝi proponas interlingvistikajn studojn, pri kio ne povas fanfaroni multaj aliaj landoj”, diras la gvidanto de la Interlingvistikaj...

Legi pli...

Esperanto-kurso en la urbo, kiu neniam dormas

Kategorio: Movado; Dato: 2015-08-23 09:51:23

Tre nekutima Esperanto-kurso okazis ĉi-jare en Novjorko. 12 elstaraj studentoj de la universitato de la Urbo Novjorko (CUNY), Macaulay Honors College (kie studas la plej elstaraj 0,33% de la studentaro) sekvis 10-tagan rekt-metodan kurson pri Esperanto en majo-junio 2015. La organizanto de la kurso estis Esther Schor: verkisto, poeto, profesoro ĉe la Universitato Princeton kaj ESF-konsilanto, kaj la instruisto – Bill Maxey. Tiu ĉi iniciato havis tri ĉefajn celojn: trovi manieron interesi kelkajn el la plej elstaraj gejunuloj en Novjorko pri lingvaj aferoj ĉe la sidejo de UN, veki scivolemon pri Esperanto antaŭ la apero...

Legi pli...

ILEI havas novan estraron

Kategorio: Movado; Dato: 2015-07-21 16:30:32

Dum la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la 20an de julio okazis elekto de la nova estraro. Laŭ la decido de la Komitato  la nombroj de la estraranoj povis esti sep. La prezidanton, sekretarion kaj la kasiston la komitato elektis aparte, en ĉiu okazo preskaŭ kun unuanima konsento. Ili estas: Mireille Grosjean , Svislando, prezidanto (reelektita) Emile Malanda Nianga , Sud-Afriko,...

Legi pli...

Alskribiĝu por rete spekti la malfermon de UK en Lillo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-06-29 14:52:47

Grandega sukceso de DUOLINGO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-05-30 18:24:06

                  9.600 homoj eklernis Esperanton en du tagoj. Du tagojn post la lanĉo de Esperanto-kurso ĉe la populara lingvolerna retejo Duolingo, la kurso jam ekhavis preskaŭ dek mil partoprenantojn. La kvanto de lernantoj do estas preskaŭ duoble pli granda ol la kvanto de individuaj membroj de UEA, kvankam la kurso ankoraŭ eĉ ne estas...

Legi pli...

1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.