Novaĵoj

Dudek bravuloj kuniĝis denove en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-03 10:59:10

Sabaton, la 31an de januaro komenciĝis la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. En la unuaj tagoj la grupo trapasis du ekzamenojn pri Esperanto-kulturo kaj fonetiko. 20 partoprenantoj el 10 landoj (el Brazilo, Hispanio, Svedio, Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, DR Kongo, Nederlando, Britio kaj Pollando) sekvos dum la unua semajno de februaro kursojn pri morfologio kaj sintakso, pri tiklaj problemoj de esperanta gramatiko, komunikado kaj pri la dua periodo de Esperanto-literaturo. Bedaŭrinde kvar personoj - pro malsano - ne povis alveni por la sesio, sed ili sekvas la eventojn kaj plenumos ĉion ĝis la sekva...

Legi pli...

Ni subtenu denove la studentojn de Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-19 11:53:48

Fine de januaro okazos la dua semestro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan.  Kiel ni jam raportis kuniĝis 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio). Post la unua semajno en septembro la plimulto el ili tre diligente laboris, sendadis hejmtaskojn, solvis testojn tra la speciala paĝo de la studoj ĉe edukado.net. Fine de januaro atendas ilin la unuaj...

Legi pli...

JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-15 02:57:01

Ĉiuj numeroj de la 40 jara revuo Juna Amiko estas legeblaj en la reto en elektronika formato! JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!    "Juna Amiko" estas internacia Esperanta revuo por lernejanoj kaj komencantoj, eldonata ekde 1974 de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI. La revuo ekde la komenco aperas seninterrompe, helpas lernantojn de la lingvo, kaj antaŭ kelkaj monatoj festis sian 40-jaran jubileon. Lige al la 40-jara jubileo de Juna Amiko, kiel komuna projekto de ILEI kaj Lingvo-Studio en Budapeŝto...

Legi pli...

Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-10 15:31:07

Ĵus aperis la nova numero (14/4) de  Internacia Pedagogia Revuo la faka revuo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ( ILEI ).  La nuna numero, interalie, salutas la redaktoron Jozefon Németh, kiu jam de 20 jaroj redaktas la ĉeforganon de ILEI. Edukado.net ankaŭ ĉi tie kore salutas kaj dankas lin.  Kun la permeso de ILEI kaj la redaktoro mem ni publikigas jene...

Legi pli...

Nova raporto kun fotoj kaj filmo el Taiyuan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-18 16:17:22

  Lige al nia antaŭa raporto pri la novaĵo , ke Esperanto estas deviga lingvo en ĉina bazlernejo ĵus venis novaj informoj kaj ilustraĵoj pri la Zamenhof-taga festo.    Esperanto-semajno de elementa lernejo La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En tiu tago flagoj de ĉiuj landoj flirtis en la tereno de la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan. Pli ol 1 300 lernejanoj kolektiĝis sur...

Legi pli...

1 ... 21 22 23 24 25 26 27 28 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.