Novaĵoj
Raporto pri la 47a ALTE-konferenco
Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-26 12:17:15
Raporto de Zsófia Kóródy pri la 47a ALTE-konferenco
11-13 novembro 2015 Perugia, Italio
Ĉeftemo: La koncepto de kvalito en la lingvotestado
La 47a ALTE-konferenco en novembro 2015 okazis en Perugia, Italio kaj estis organizita de la Lingvotesta Centro de la Universitato por Eksterlandanoj (Universita per Stranieri di Perugia). Ĝia ĉeftemo estis la certigo de kvalito en la lingvotestado kaj taŭgaj metodoj de kvalitkontrolado. Partoprenantoj venis ne nur el multaj eŭropaj landoj, sed ankaŭ ekz. el Turkio, Afriko kaj Usono, ĉar multaj ekstereŭropaj...
Jam 200 mil kursanoj ĉe DUOLINGO
Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-24 11:13:16
Hodiaŭ, la 24an de novembro 2015 aliĝis la 200.000a Esperanto-lernanto ĉe Duolingo .
Proksimume mil personoj aliĝas kaj 150 personoj finas la kurson ĉiutage.
Ni kore gratulas la kunlaborantojn!
Pri la ĉefa kunordiganto, Chuck Smith, kaj la reta kurso vi povas legi en la decembra numero de la revuo Esperanto .
Ni petas ĉiujn instruantojn kaj kursgvidantojn elpensi manieron trovi tiujn novbakitajn Esperanto-parolantojn kaj envolvi ilin en la lokajn klubojn kaj...
Forpasis Ewa Bondar
Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-27 10:05:14
Kun tristeco ni informas vin, ke la 27an de oktobro 2015, en sia hejmo forpasis Ewa Bondar, tre konata pola Cseh-instruisto.
Ewa Bondar naskiĝis la 26an de aŭgusto 1922 en Bjalistoko. Ŝi eklernis Esperanton en sia 60-a jaraĝo kaj tre baldaŭ akiris de Pola Esperanto-Asocio ateston pri instruado. Ewa Bondar partoprenis la Cseh-seminarion, gvidatan de la fama Cseh-instruistino Audrey Childs-Mee en 1985 kaj decidis studi kaj apliki la metodon. Post sia fina ekzameniĝo pri la metodo en 1987 ŝi fariĝis kunlaborantino de Mila van der...
Nur 31 Esperanto-kursoj en la tuta mondo
Kategorio: Movado; Dato: 2015-10-03 20:58:23
Laŭ nia registrado funkcias momente 23 movadaj kaj 8 lernejaj kursoj en la mondo.
Espereble la vera situacio estas multe pli bona.
Se oni ne raportas pri sia agado, ni ne povas referenci al la kursoj, nek pruvi, ke jes...
Riĉa septembra programo en Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2015-09-30 14:27:20
Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones . La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones ofertas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la interlingvistika sesio kontribuas al la programo.
Ĉi-foje prelegis Vera Barandovska-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra...