Novaĵoj

Annie Grente instruas en Tunizio

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 23:08:24

Annie Grente, francino, nia membro kaj finstudinto en la instruista trejnado en Poznan, raportis pri sia nuna agado en Tunizio. "Dum mia vojaĝo en Tunizio mi gvidas kvintagan kurson por prepari grupon de lokaj junuloj al la Monda Socia Forumo ĝis (24/03 ĝis 28/03) en Tunizo , kie ni prezentos Esperanton kaj iomete instruos kaj al la 8-a Mezorienta kaj Nordafriko kunveno , kiun UEA (Renatto Corsetti) organizas en Hamameto de la 28-a ĝis...

Legi pli...

Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 00:28:42

Nia redakcio ricevis novaĵojn el Belgio. Bonvolu legi pri la aktiva junulara grupo Verdaj Skoltoj . ------- La Verdaj Skoltoj proponas internacian skoltumadon en Esperanto. La partoprenantoj estas inter 11 kaj 17 jaraĝaj. Ili venas el Bruselo, Flandrio, Valonio, Francio, Luksemburgo kaj Germanio. Foje de pli fora loko! Esperanto estas ilia sola komuna lingvo! Ĉiuj lernas tiun rapide lerneblan lingvon. Tiel ili povas egale interkomunikiĝi. Kiam ĉiu faras paŝon al...

Legi pli...

Modela enlerneja agado en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-04 10:12:07

Jen mallonga raporto pri oficialaj lernejaj Esperanto-kursoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en 2015: Baza lernejo 'Nicolai ' : 6-9-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 60-minuta posttagmeza fakultativa kurso laŭ permeso de la federacilanda edukministerio de Malsupra Saksio (Landesschulbehörde Niedersachsen). Esperanto-leciono estas oficiala oferto de la lernejo enkadre de la tuttaga lernadprogramo. Meza lernejo 'Oberschule': 10-18-jaraj lernantoj. Esperanto estas libere elektebla fakrondo (unu foje 45 minutoj/semajno). Gimnazio 'Ernst-Moritz-Arndt' ...

Legi pli...

NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-18 12:03:53

                  En 2015 NASK revenos al la Universitato William Peace in Raleigh, Nord-Karolino, kaj ĝi kunigos la fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo (KTF) por liveri esceptan eventon, eble, la plej priparolatan en la historio de la kursaro!   La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto kiu altiras studentojn kaj profesiajn...

Legi pli...

Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-16 11:20:56

La Konferenco okazos en Svislando, en la urboj Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015. La registaro de la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel invitas ĉiujn registarojn de la mondo sendi iun personon aŭ iun raporton al tiu konferenco. ILEI (la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj) estas la organizanto.   Historia enkonduko La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua okazis en Prago en 1927. La Konferenco de 2015 estos la tria. ...

Legi pli...

1 ... 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.