Novaĵoj

Nova raporto kun fotoj kaj filmo el Taiyuan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-18 16:17:22

  Lige al nia antaŭa raporto pri la novaĵo , ke Esperanto estas deviga lingvo en ĉina bazlernejo ĵus venis novaj informoj kaj ilustraĵoj pri la Zamenhof-taga festo.    Esperanto-semajno de elementa lernejo La 15-a de decembro estas la naskiĝtago de Zamenhof, kreinto de Esperanto. En tiu tago flagoj de ĉiuj landoj flirtis en la tereno de la Elementa Lernejo de Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan. Pli ol 1 300 lernejanoj kolektiĝis sur...

Legi pli...

Festparolado ĉe la Pola Ambasadejo de Kopenhago omaĝe al Montevideo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-10 00:59:01

Okaze de la 60-jara datreveno de la Unesko-rezolucio favora al Esperanto (Montevideo, 10a de decembro 1954), precize hodiaŭ antaŭ 60 jaroj, ni publikigas nun la festparoladon de Mogens Rude Andersen, kiun li prezentis en la Pola Ambasadejo en Kopenhago, antaŭ 10 jaroj, okaze de la 50-a datreveno de la sama evento.  La teksto estas en la DOSIERUJO . La aŭtoro nun, por la membroj de edukado.net, laŭtlegis denove la tekston kaj kune kun Aleksandro Kogan pretigis ankaŭ aldonan vidmaterialon, kiuj kune...

Legi pli...

Sukceso en Ĉinio: Esperanto estas deviga lingvo en elementa lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-08 10:30:29

Letero de Prof. Dr. GONG Xiaofeng ( Arko ), Prez. de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj - Vicprez. de ILEI  Post la partopreno en la 4-a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio) en Japanio, en oktobro 2014, S-ro WEI Yubin ( Jado ), estro de Elementa lernejo de Baiyangshu-strato, diskonigis en ĉinaj gazetoj kaj ĵurnaloj pozitivajn novaĵojn pri Esperanto en sia lernejo. Direktoro Jado enkondukis Esperanto-instruadon en sia elementa lernejo kaj Esperanto fariĝis tie deviga studobjekto por la lernantoj. Laboras sub lia gvido 6 junaj...

Legi pli...

Esperanto fariĝis Nemateria Kulturheredaĵo en Pollando

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-21 11:59:33

                Laŭ informo de Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank’ al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzyżak,...

Legi pli...

Hodiaŭ komenciĝos nova sumoo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-09 11:08:07

Invito al Esperanto-Sumoo Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi proponas al vi partoprenon en Esperanto-Sumoo. Vizitu nian TTT-ejon por pli detale scii, kio estas nia sumoo: http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html 1. Celo: Legi Esperanto-librojn kun ĝojo 2. Luktmaniero: 1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso. 2)...

Legi pli...

1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.