Novaĵoj

Rezolucio de la ILEI-Konferenco

Kategorio: Movado; Dato: 2014-07-25 14:18:19

REZOLUCIO Okaze de la 60-jariĝo de la Unua UNESKO-Rezolucio favora al Esperanto okazinta en Montevideo, UY la 47a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI, samurbe, la 24an de Julio 2014, decidas kaj konigas : Konsiderinte la duan Rezolucion de UNESKO en 1985 en Sofio, BG, kiu emfazas la atingojn de Esperanto, Konsiderinte, ke Esperanto aperas sur la retejo de UNESKO apud la ses laborlingvoj de UNESKO kaj la bulgara por prezenti la paroladon de la Ĝenerala Direktorino Sinjorino Irina Bokova por la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a...

Legi pli...

Simpozio en Montevideo esploris “lingvan justecon en praktiko”

Kategorio: Movado; Dato: 2014-07-25 11:32:16

Lingva diskriminacio, la sorto de minoritataj lingvoj, la utiligo de la reto por subteni indiĝenajn lingvojn, kaj lastatempaj iniciatoj por plivastigi la kapablon legi kaj skribi en latinamerikaj landoj — jen kelkaj el la temoj traktitaj en unutaga esperantlingva simpozio en Montevideo, Urugvajo, la 24-an de julio 2014. La aranĝo okazis kadre de la 47a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kaj origine celis allogi hispanlingvajn fakulojn el la proksimaj universitatoj, kiel sugestas la temo: “Lingva justeco en praktiko: Latinamerikaj spertoj kaj tendencoj.” En la fino, tamen, ĉiuj kontribuantoj parolis Esperanton — kio ne malhelpis la...

Legi pli...

LA URBESTRINO DE MONTEVIDEO BONVENIGIS ILEI EN LA NACIA PARLAMENTEJO

Kategorio: Movado; Dato: 2014-07-22 16:16:35

Impona italstila palaco, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj – jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro 1954. La salonego okupas la tutan larĝon de la Leĝa Palaco, la parlamentejo de Urugvajo. La 21-an de julio, en apuda, same impona salono ariĝis naŭdeko da anoj de la 47-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kun gastoj kaj lokaj helpantoj. Mirejo Grosjean, prezidantino de ILEI, bonvenigis ilin kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn. Ĉeestis la urbestrino de Montevideo, s-ino Ana Olivera, kaj du reprezentantoj de la...

Legi pli...

La studoj en Poznan estu korafero de ni ĉiuj

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-25 08:55:01

En septembro startos nova kursprogramo de Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznan (Pollando). Tre gravas, ke tiu formado restu viva, studu tie novaj studentoj, kiuj poste en sia lando povas labori ekzemple por la oficialigo de Esperanto, ĝia enkonduko en la instrusistemon. Por pliaj informoj pri la studoj, aliĝkondiĉoj kaj stipendioj, bv legi nian alian novaĵon .  Tiu ĉi kompleksa formado estas unika. Se ni ne sukcesos havi 20 kandidatojn, estas danĝero, ke neniam plu funkcios la fako. Ni devas kunagi por...

Legi pli...

Instruado de Esperanto dum paŝado

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-20 10:35:43

Redaktoro: ni aperigas alvokon je helpo, kiun bezonas bonvola teamo. Ĝiaj membroj ne nur helpas al malriĉuloj, sed dume lernos ankaŭ Esperanton.  Mesaĝo de Annie, partoprenanto de la instruista trejnado en Poznan:  La 30-an kaj 31-an de Aŭgusto 2014, ni paŝos 100 km en maksimume 30 horoj, en la Haute-Fagne regiono (kie estas la plej altaj montoj en Belgio …) Kial? Eble ĉar ni estas frenezaj..., sed unue ĉar ni volas helpi Oxfam . Kio estas Oxfam? Oxfam...

Legi pli...

1 ... 25 26 27 28 29 30 31 32 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.