Novaĵoj

Kiel Lauren lernas Esperanton tage unu horon dum 6 semajnoj

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-12 10:29:02

Lige al la poliglota konferenco, organizita de Judith Meyer kaj Chuck Smith en Berlino inter la 15a kaj 18a de junio estis lanĉita interesa konkurso.  La partoprenantoj entreprenis lerni Esperanton laŭ ajna, propra maniero dum 6 semajnoj. Por montri sian rezulton oni devas sendi/prezenti 5-minutan filmeton kie ili faras prezentaĵon en Esperanto. ( Vidu la alvokon ) La venkinto havas eblon partopreni unu el la junularaj aranĝoj de la jaro,   Internacia Junulara Kongreso en Brazilo  (18-25 de julio 2014) ...

Legi pli...

Invito al la Tria Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-04 20:07:26

Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj Tria Interlingvistika Simpozio 25-26. 09. 2014   La Interlingvistikaj Studoj en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano , Pollando) organizas ĉi-jare sian trian internacian Interlingvistikan simpozion. Tempriskribo: Internacia kaj interkultura komunikado estas ĉiutaga neceso en nia tutmondiĝinta epoko. Kiuj estas la scenaroj de efika komunikado certiganta ankaŭ la egalecon de la partneroj? Kiom estas la kostoj, investoj por ĝin atingi? Kiel ni povas konservi kaj transdoni niajn naciajn kulturajn valorojn kaj identecon en la...

Legi pli...

Stipendioj kaj aliĝdato por la Interlingvistikaj Studoj en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-06-02 10:38:56

Kiel ni jam raportis, ekde septembro 2014 startos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano. Danke al la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF) disponeblas stipendioj por la studkotizoj. Tri-persona mastruma teamo administros kaj asignos la monsumojn, ĉiun studjaron laŭ petoj kaj meritoj.   La kursaro valoras jare po 40 ETCS-poentojn, do sume 120 kiel kutime magistraj studoj. La detalojn bv. trovi en la  nova paĝaro de la Interlingvistikaj...

Legi pli...

La 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado okazis en Changzhou

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-20 13:25:09

De la 16-a ĝis la 18-a okazis la 5-a Ĉina Seminario pri E-instruado en Changzhou de Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio organizita de la Ĉina Ligo pri Esperantistaj Instruistoj (ĈLEI). Pli ol 50 e-istoj el Pekino kaj provincoj Jiangsu, Shanxi, Jiangxi, Guangxi, Hunan kaj aliaj lokoj de Ĉinio partoprenis la seminarion, ankaŭ koreaj, itala kaj franca e-istoj laborantaj en Ĉinio ĉeestis la kunvenon. La seminario kun spertointerŝanĝoj kaj teoriaj diskutoj pri E-lernigado estis enhavoriĉa. En la unua tago okazis la inaŭguro, en kiu salutis s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM kaj vicprezidanto de Ĉina...

Legi pli...

RIĈPROGRAMA MALFERMA TAGO

Kategorio: Movado; Dato: 2014-05-14 16:49:40

Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10-an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentis scienc-strategiajn konsiderojn, kun germanaj spertoj tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto, Wim Jansen uzis la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por priskribi trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko. Okaze de...

Legi pli...

1 ... 26 27 28 29 30 31 32 33 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.