Novaĵoj

LA URBESTRINO DE MONTEVIDEO BONVENIGIS ILEI EN LA NACIA PARLAMENTEJO

Kategorio: Movado; Dato: 2014-07-22 16:16:35

Impona italstila palaco, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj – jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro 1954. La salonego okupas la tutan larĝon de la Leĝa Palaco, la parlamentejo de Urugvajo. La 21-an de julio, en apuda, same impona salono ariĝis naŭdeko da anoj de la 47-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kun gastoj kaj lokaj helpantoj. Mirejo Grosjean, prezidantino de ILEI, bonvenigis ilin kaj prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn. Ĉeestis la urbestrino de Montevideo, s-ino Ana Olivera, kaj du reprezentantoj de la Regiona Oficejo de Unesko, inter kiuj la direktoro, s-ino Lidia Brito. Ĉeestis krome la svisa vicambasadoro.

La urbestrino bonvenigis la konferencanojn kaj deziris sukceson al ilia kunvenado. Ŝi montris klaran simpation por Esperanto, kiun ŝi ekkonis jam en junaĝo, ĉar tre influa lernejestrino de ŝia liceo deklaris: Estus bone, se estus komuna lingvo, uzebla por ĉiuj homoj.

La direktorino de la Unesko-oficejo emfazis la edukajn laborojn de Unesko kaj la grandecon de la problemoj de malegaleco, malriĉeco kaj malpaco, kiujn eblas superi nur per pli fortaj programoj kaj klopodoj. Ŝi bone sentis la lingvan dimension en la evolulaboroj kaj konsentis, ke Unesko kaj la Esperanta movado dividas multajn komunajn valorojn.

En sia salutparoladeto la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill memorigis, ke la rekono de Unesko al Esperanto antaŭ 60 jaroj havis difinan rolon en la historio de la lingvo. Vivanta, funkcianta lingvo kun tutmonda parolkomunumo, ĝi ludas valoran rolon en interkulturaj kontaktoj; ĝi ne nur havas propran kulturon, sed ĝi efike servas kiel ponto inter plej diversaj kulturoj. Tiel ĝi kontribuas al la protektado de multlingveco en la mondo, diris MacGill.

La alparolojn tradukis Ana Montesinos de Gomis kaj Duncan Charters. La disponigo de la parlamentejo kaj la altiro de altrangaj gastoj estas merito de la loka konferenca teamo, sub la gvido de s-ino Sonia Risso. La programo antaŭvidis foriron de la honoraj gastoj antaŭ la du postaj 20-minutaj pritemaj prelegoj, farotaj nur Esperante, sed ili sekvis ankaŭ la prelegojn.

Marija Jerković faris lumbildan prezenton pri la estiĝo de la fama Unesko-rezolucio ekde la preparlaboroj lige kun la 7-a Ĝenerala Konferenco en Parizo en 1952 ĝis tiu en Montevideo en 1954. Ŝi rakontis pri la tumulta procezo, ekde la akiro de la subteno de Meksiko por proponi la rezolucion, malakceptotan pro la misfama interveno de prof. Blinkenberg kaj tra la posta laborego de Ivo Lapenna kun lokaj helpantoj per artikoloj en ĵurnaloj kaj radia intervjuo de Lapenna, ĝis la eksterordinara revoĉdonigo kaj akcepto de la rezolucio en la finkunsido.

Sekve, Mirejo Grosjean provis meti tiujn dramecajn momentojn en pli vastan kuntekston. Ŝi skizis la decidajn mejloŝtonojn en la historio de Esperanto ekde 1859 ĝis la nuntempo, en kiu 1954 evidente ludas grandan rolon. Fine de la elokventa prezento ŝi tiris el la historio kaj el la agadprincipoj de Lapenna receptojn por la estonta agado, interalie ĉe Unesko.

Post la solenaĵo sekvis gvidata montrado de la parlamentejo. Fine, tuj ekster la palaca placo, sur herbejo apud trafikata avenuo, oni plantis gujavan arbeton, kiun esperantista ekologo jam kreskigis el semo. Apude estis malkovrita ŝtonplako kun la teksto: Esperanto kaj Unesko – ligitaj tra sesdek jaroj – 1954-2014.

(UEA-komunikaĵo laŭ Stefan MacGill kaj Mirejo Grosjean)

Simpozio en Montevideo esploris “lingvan justecon en praktiko” Al la listo KER-sesio en la sukcesa SES

Kopirajto © 2001 - 2022 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.