Novaĵoj

26a Eŭropa Renkontiĝo en norda Francio

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-30 10:30:21

    La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino : En 2014 ĝi disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Okazos diversgradaj Esperanto-staĝoj kaj distraĵoj en amika etoso.  Inter aliaj Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, gvidos lingvan kurson por helpontoj de la 100-a UK en Lille. Ŝi disdonos ankaŭ KER-atestilojn por la partoprenintoj de la 3a Tutmonda Ekzamensesio de majo.  ...

Legi pli...

Rekorda interesiĝo pri la interlingvistikaj studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano

Kategorio: Movado; Dato: 2014-10-01 15:47:43

            La 20-an de septembro kun 26 aliĝintoj el 14 landoj  (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio)  restartis la interlingvistikaj studoj de UAM la 6-an fojon ekde 1998...

Legi pli...

Premio Maŭro La Torre

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-30 08:12:59

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - ILEI kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010) . En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honora Membro. La esplor-kampoj estas: • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj  • Interkultura edukado per Esperanto • Instruado de...

Legi pli...

Komencis siajn studojn la nova grupo en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-20 23:31:13

Jen mallonga raporteto:  La 20an de septembro 2014 komencis siajn studojn la nova interlingvistika grupo en la pola universitato Adam Mickiewicz.  Danke al sistema kaj grandskala varbado, kuniĝis fine 27 personoj el 15 landoj. Plej elstaras brazilanoj, kiuj 7-ope ekstudos en Poznan. El Hispanio venis 3 studontoj, el Svedio 2 kaj la aliaj landoj (Belgio, Britio, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Kroatio, Nederlando, Pollando, Rusio, Slovakio)  reprezentiĝas per po unu kandidato. Por la studoj 13 personoj ricevis stipendion de ESF. Edukado.net kolektis monon por malgrandigi la vojaĝŝarĝojn de...

Legi pli...

La unua Esperanto-klubo en Orienta Timoro

Kategorio: Movado; Dato: 2014-09-09 10:55:47

Heidi Goes raportis: La 6an de septembro fondiĝis "La tri lagoj" la Esperanto-klubo de Dilio, ĉefurbo de Orienta Timoro. La nomo estas traduko de 'Tasi Tolu', historie grava loko en la urbo. La membroj decidis kunveni por kune lerni en la lokoj, kie Heidi instruas kaj tiel profiti el la oportuna okazo.  Post la fondiĝo, Heidi donacis diversajn librojn al du grupoj, kaj al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de Poŝamiko. Tiuj estas disponeblaj danke al la rabato ricevita de Edukado.net kaj la subteno de la Komisiono...

Legi pli...

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.