Novaĵoj

Dudek bravuloj kuniĝis denove en Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-02-03 10:59:10

Sabaton, la 31an de januaro komenciĝis la dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. En la unuaj tagoj la grupo trapasis du ekzamenojn pri Esperanto-kulturo kaj fonetiko.
20 partoprenantoj el 10 landoj (el Brazilo, Hispanio, Svedio, Belgio, Ĉeĥio, Kroatio, DR Kongo, Nederlando, Britio kaj Pollando) sekvos dum la unua semajno de februaro kursojn pri morfologio kaj sintakso, pri tiklaj problemoj de esperanta gramatiko, komunikado kaj pri la dua periodo de Esperanto-literaturo. Bedaŭrinde kvar personoj - pro malsano - ne povis alveni por la sesio, sed ili sekvas la eventojn kaj plenumos ĉion ĝis la sekva renkontiĝo en septembro. 

Se vi povas helpi la studentojn finance, bv. legi la helpopaĝon, elekti speciale helpi al iu aŭ doni monon al la komuna kaso, kiun ni disdonas laŭ niaj bontrovoj. Retpaĝo kun informoj de la kampanjo de edukado.net. 

Alia eblo estas ĝiri monon al la kolektokampanjo de ESF (kiu duobligas la donacojn) kaj amasigas monon por doni studstipendion al la kursanoj. La buĝeton de la ESF-subteno por studkotizoj de 2015 ni preskaŭ elĉerpos en la semestro de januaro, do, viaj kolektaĵoj kun ilia duobligo iros al la studstipendioj de la aŭtuna semestro, en septembro. Ankaŭ esence grava afero. Jen la retejo de la monkolektado de ESF.

Jen raporto de Karina, junulino el Brazilo. 

Sabate ĉiuj alvenis al la universitato je la 14h30 por ricevi praktikajn informojn pri la sesio (kiel informoj pri la ekskurso kiu okazos al Toruń venontsabate), kaj poste ni havis konsultiĝon pri la ekzameno pri kulturo kaj fonetiko, kiuj okazis dimanĉe.
Zbigniew Galor parolis pri la diferencoj, kiuj estiĝas inter esti artisto, instruisto kaj esploristo, kaj reparolis pri kelkaj temoj pri kulturo, kiuj estis traktataj en septembro, dum la unua sesio. Li ankaŭ eksplikis praktike kiel estos la ekzameno en la venonta tago.
Ilona Koutny respondis la demandojn, kiuj restis post la hejma studado pri la materialo pri fonetiko, kaj ankaŭ donis praktikajn instruojn pri la ekzameno okazonta.
Ĉiuj lernantoj estis dividitaj en grupetoj de tri aŭ kvar personoj, kaj la ekzakta horo de la ekzamenoj estis diskonigita al ĉiuj grupetoj. Do, jam sabate ni sciis, en kiu tempo ni trapasos la ekzamenojn pri kulturo kaj pri fonetiko dimanĉe (estis unu ekzameno matene kaj unu posttagmeze por ĉiuj).
La sperto dum la ekzameno estis tre bona, laŭ mi. Antaŭe mi multe timis, sed post la komenco de la ekzameno mi estis iomete pli trankvila. Matene mi ekzameniĝis pri kulturo, kaj la aliaj personoj en mia grupo estis Ida (el Pollando mem) kaj Ronie (el Brazilo). Oni rajtis interveni por "savi" la kolegojn se iu ne scias iun respondon, kaj tio estas bonega afero. Posttagmeze mi ekzameniĝis pri fonetiko, kiu por mi estis plezura afero, ĉar pri tio mi fakuliĝas en la universitato, sed verŝajne por multaj tiu ekzameno estis pli malfacila ol tiu pri kulturo, ĉar oni devas scii specifajn aferojn rilate al la sonscienco, lingva priskribo, konsonantoj, vokaloj, fonetikajn fenomenoj, ktp.
Dum ni atendis niajn vicojn por ekzameniĝi (la afero iom malfruiĝis posttagmeze) estis bonegaj interparoloj en la koridoro pri diversaj aferojn, kaj ankaŭ pri la temoj de la ekzamenoj, ĉar ĉiuj, kiuj sciis iomete pli pri la temo, helpis tiujn, kiuj ankoraŭ havis dubojn. Resume, malgraŭ la mensa laciĝo pro la ekzamenoj, la etoso estis bonega kaj profitplena.
Post la ekzamenoj Suso, Felix, Eida kaj mi ankoraŭ havis forton por iom promeni en la malnova urbo. Fakte, mi bezonis aĉeti gantojn, ĉar ni frostas ĉi tie, malgraŭ la milda vintro kiu estas en Poznań nun (hieraŭ kaj hodiaŭ eĉ estis/as iom da suno!). 

Fotoj de Suso Moinhos 

 

 

 

En la plublika paĝo de la grupo en Facebook eblas sekvi pliajn eventojn de la studoj. 

La sesa interlingvistika grupo sukcese kaj bonetose daŭrigas siajn studojn en UAM Al la listo Risko-raporto pri januaro 2015

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.