Novaĵoj
Riĉa programo dum 4 semajnoj en kastelo Greziljono
Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-26 14:22:07
La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2010. Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo), partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (60 €) aŭ ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (30 €). Elektu vian propran formulon. Por ĉiu semajno afiŝatas unue la 1a, 2a, 3a niveloj de la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado. Jen la detala programo .
Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj
Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-11 14:45:07
Post la amasa reago de esperantistoj kun subteno al la aprobo de la leĝoprojekto por instigo al la instruado de Esperanto en brazilaj mezlernejoj, la federacia deputito sinjorino Andreia Zito (el la ŝtato Rio de Janeiro, partio PSDB) denove prezentis hodiaŭ sian favoran raporton. Antaŭ pluraj semajnoj, ŝi ial reprenis sian raporton (ankaŭ favoran) en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Brazila Deputita Ĉambro.
Ĉu diferenco inter la versioj?
Jes. Aldoniĝis al la mezo de ŝia raporto tri alineoj, kies esenco estas:
...
Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado
Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-10 10:05:04
En 2010 denove okazos unu-jara kurso pri instruista trejnado ofertata de la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI. La aliĝlimo estas aŭgusto 10 , la studjaro komenciĝos je la 16a septembro per unu-semajna ĉeesta kurso.
La kurso bezonas minimume dek kursanojn por ekfunkcii. Konfirmo pri kurs-okazigo estos dissendita kiel eble plej frue (do frua sinanoncado estas aprezata!); plej malfrue tio okazos en la 11a de aŭgusto. Plenaj informoj pri la kurso troviĝos en nia hejmpaĝo kaj estos dissendita tra niaj listoj. Eblas viziti ankaŭ...
InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj Vol 1, No 1 (2010)
Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-06 16:52:12
La projekto InKoj (Interlingvistikaj Kajeroj) celas plenumi la bezonon de stud- kaj diskut-loko, je universitata nivelo, pri la temoj rilatantaj la planitajn lingvojn kaj la lingvojn artefaritajn, kaj el la vidpunkto de la logikaj kaj lingvaj analizoj pri la strukturo morfosintaksa kaj leksik-genera (leksik-estiga), kaj el la vidpunkto de la historio de la ideoj, de la epistemologiaj kaj ontologiaj konceptadoj sur kiuj baziĝas tiuj lingvoj. Temas pri studkampo precipe filozofia, ĉar ĝi postulas, por sia plenumo, la diskuton de problemoj pri kategoria taksonomio, pri formala logiko, mistikaj kaj religiaj inspiroj, utopiaj projektoj politikaj kaj...
Triaaĝuloj kun juna elano
Kategorio: Movado; Dato: 2010-05-31 19:55:11
En la kadro de la Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo” de Grundtvig-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA , E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net kaj ILEI ), Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, gvidis tutsemajnan intensan programon inter la 22a kaj 29a de majo 2010 por entute 28 polaj kaj slovakaj partoprenantoj de la projekto. La programo okazis en sudpollanda Rytro , apuda vilaĝo de Nowy Sącz, el kiu urbo devenis triono de...