Novaĵoj

InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj Vol 1, No 1 (2010)

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-06 16:52:12

La projekto InKoj (Interlingvistikaj Kajeroj) celas plenumi la bezonon de stud- kaj diskut-loko, je universitata nivelo, pri la temoj rilatantaj la planitajn lingvojn kaj la lingvojn artefaritajn, kaj el la vidpunkto de la logikaj kaj lingvaj analizoj pri la strukturo morfosintaksa kaj leksik-genera (leksik-estiga), kaj el la vidpunkto de la historio de la ideoj, de la epistemologiaj kaj ontologiaj konceptadoj sur kiuj baziĝas tiuj lingvoj. Temas pri studkampo precipe filozofia, ĉar ĝi postulas, por sia plenumo, la diskuton de problemoj pri kategoria taksonomio, pri formala logiko, mistikaj kaj religiaj inspiroj, utopiaj projektoj politikaj kaj artaj. Aliflanke, la interfakeco de tiu studkampo postulas tion, ke la projekto havu strukturon malfermatan al kontribuaĵoj de spertuloj pri aliaj fakoj, ekzemple: psikologio, informadiko, matematiko, lingvistiko, ktp... Krome, la revuo sin proponas kiel diskut-lokon por la projektoj de protektado de la lingv-rajta egaleco per la uzo de helplingvo, ene de plurlingvaj medioj kiel, ekzemple, la Eŭropa Unio.

La revuo estas ĉi tie.

Filmo: Stefan MacGill - Kiel instrui la VERBOjn? Al la listo Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.