Novaĵoj
Nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-06 08:30:10
Pro informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekfunkciis nova leĝo en Francio, laŭ kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesi ne nur en la dungo-konkurso, sed devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro, ĝi estas B2 kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke Esperanto...
Sukcesoj en Poznan
Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-29 12:59:18
Partoprenintoj kaj instruistoj de la interlingvistikaj studoj kaj instruista trejnado, Poznan, septembro 2010.
Russ Williams (US/PL), Kritin Tytgat (BE), Katalin Kováts (HU/NL), Magdalena Feificova (SK), Arlette kaj Edmond Plutniak (FR), Tea Radovanović (HR), Judit Radics (HU), Arkadiusz Zychewicz (PL), Gizella Macioszek (DE), Margaretha Symoens (BE), Ilona Koutny (H/PL), Jader Rodrigues da Silva (BR), Gizella Sklorz (PL), Marija Jerković (HR), Irmgard Schneider (DE), Szabolcs Szilva (HU), Istvan Ertl (HU/Lux). Mankas sur la foto: Petra Smidéliusz (HU) kaj Agnieszka Mozer (PL).
Se vi ne...
KONKURSO: Kristnaska Poezio
Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-17 11:19:07
Triesta Esperanto-Asocio lanĉas la 4an Internacian Konkurson jaro 2010 pri la temo: Kristnaska Poezio
Estas invitataj partopreni geknaboj el la tuta mondo , kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj , kiuj sendu, ĝis la 15a de novembro 2010, siajn verkojn al la jena adreso: Triesta Esperanto-Asocio Via del Coroneo 15-IT-34133 TRIESTE-Italia.
Kat. 1) Desegnaĵo (ekz: "kiel mi imagas tiun tradician feston", "la Kristnaska Kripo", "familia festo");
Kat. 2) Rakonto aŭ poeziaĵo, maksimume unu A4-formata...
KER-ekzamenoj unuan fojon en Brazilo
Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-14 20:47:26
Bonvolu legi ĉiujn detalojn ĉi tie .
Ni subtenu Heidi, kiu baldaŭ denove ekiras por instrui en Indonezio
Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-12 22:41:03
Bonan tagon,
Post du semajnoj mi foriras al Indonezio, por, same kiel pasintjare, instrui Esperanton kaj fari esplorojn pri la Esperanto-movado en Indonezio. Aldone mi partoprenos la Mondan Vegetaranan Kongreson, en kiu TEVA (Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio) havos budon por informi la kongresantojn pri Esperanto.
Por la instruado al kelkcent homoj mi jam sendis al Indonezio indoneziajn ŝlosilojn, Poŝamikojn kaj Bazajn Ilustritajn Radikarojn, tamen ne en sufiĉaj kvantoj. Feliĉe Komisiono pri Azia E-Movado, KAEM konsentis bele subteni la projekton, same kiel pluraj malavaraj privatuloj, al kiuj mi kore dankas. ...