Novaĵoj
Aperis la dua volumo de la brazila lernolibro
Kategorio: Movado; Dato: 2010-05-02 19:28:26
Fine de aprilo 2010 a la bona novaĵo pri la eldono de la dua, definitiva volumo de la lernilo Esperanto por lernejaj klasoj 2. , verkita de Josia BARBOZA. La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumo 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sonKD-oj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj. La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon...
Forpasis Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2010-03-31 14:41:36
La 25an de marto, malfruvespere, pro nekuracebla malsano mortis en roma malsanulejo Mauro La Torre, eksa prezidanto de ILEI, akademiano, konata esperantologo kaj aktivulo en instruaj medioj. La novaĵo ankoraŭ peze plenigas nian koron, paralizas manon kaj cerbon listigi la faritaĵojn kaj meritojn, verki oficialan nekrologon. Nun estas la temp' por plori, memori, kondolenci. Ni al ni ĉiuj kaj al lia kara familio, karaj edzino kaj filino Laŭra, 15-jara denaska esperantistino.
27a de marto 2010 - Mesaĝo de Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti el Romo
Mi...