Novaĵoj

Ni subtenu Heidi, kiu baldaŭ denove ekiras por instrui en Indonezio

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-12 22:41:03

Bonan tagon, Post du semajnoj mi foriras al Indonezio, por, same kiel pasintjare, instrui Esperanton kaj fari esplorojn pri la Esperanto-movado en Indonezio. Aldone mi partoprenos la Mondan Vegetaranan Kongreson, en kiu TEVA (Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio) havos budon por informi la kongresantojn pri Esperanto. Por la instruado al kelkcent homoj mi jam sendis al Indonezio indoneziajn ŝlosilojn, Poŝamikojn kaj Bazajn Ilustritajn Radikarojn, tamen ne en sufiĉaj kvantoj. Feliĉe Komisiono pri Azia E-Movado, KAEM konsentis bele subteni la projekton, same kiel pluraj malavaraj privatuloj, al kiuj mi kore dankas. ...

Legi pli...

Ankaŭ la KER-sistemo bone trapasis la ekzamenon

Kategorio: Movado; Dato: 2010-09-04 22:48:39

Per la 14a sesio, okazigita dum la Itala Kongreso en Linjano finiĝis la someraj KER-ekzamensesioj, kadre de kiuj en 4 landoj (Slovakio, Usono, Kubo kaj Italio) 105 personoj trapasis la ekzamenojn en 3 niveloj. Pli kaj pli kreskas la intereso pri la ekzamenoj, ĉefe studentoj kaj instruistoj deziras trapasi ilin ĉar la atestilojn, eldonitajn de la hungara ŝtata ekzamencentro, oni povas uzi oficiale por labor- kaj studceloj. Pri la nova sistemo kaj ĝia bazo, la Referenckadro, ekinteresiĝis ankaŭ respondeculoj de pluraj landaj ekzamencentroj kaj kun nia faka helpo ili eklaboris pri la ekvivalentigo...

Legi pli...

Tre sukcesaj someraj sesioj en la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-08-07 04:47:43

Dum julio 2010 en tri diversaj landoj (Slovakio, Usono kaj Kubo) okazis du ekzamensesioj kun entute 84 kandidatoj. La aranĝoj SES (Somera Esperanto-Studado) en Piešťany (Slovakio), renkontiĝo de lernu!-anoj kaj NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) en la universitato de San-Diego (Usono) gastigis la 12an sesion de la nova ekzamensistemo. Danke al la zorga kaj aktiva antaŭpreparo kaj la multnombra partoprenantaro de la eŭropunia Grundtvig-projekto, dum la ĝemelsesio la ekzamenojn trapasis entute 48 personoj el 13 landoj , je unu pli ol en la...

Legi pli...

Riĉa programo dum 4 semajnoj en kastelo Greziljono

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-26 14:22:07

La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 14a de aŭgusto 2010. Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo), partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (60 €) aŭ ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (30 €). Elektu vian propran formulon. Por ĉiu semajno afiŝatas unue la 1a, 2a, 3a niveloj de la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado. Jen la detala programo .

Legi pli...

Denove pri la leĝoprojekto por Esperanto-instruado en brazilaj lernejoj

Kategorio: Movado; Dato: 2010-06-11 14:45:07

Post la amasa reago de esperantistoj kun subteno al la aprobo de la leĝoprojekto por instigo al la instruado de Esperanto en brazilaj mezlernejoj, la federacia deputito sinjorino Andreia Zito (el la ŝtato Rio de Janeiro, partio PSDB) denove prezentis hodiaŭ sian favoran raporton. Antaŭ pluraj semajnoj, ŝi ial reprenis sian raporton (ankaŭ favoran) en la Komisiono pri Edukado kaj Kulturo de la Brazila Deputita Ĉambro. Ĉu diferenco inter la versioj? Jes. Aldoniĝis al la mezo de ŝia raporto tri alineoj, kies esenco estas: ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.