Novaĵoj

Nova franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-06 08:30:10

Pro informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekfunkciis nova leĝo en Francio, laŭ kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesi ne nur en la dungo-konkurso, sed devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro, ĝi estas B2 kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke Esperanto povos havi grandan rolon en Francio. En Hungario pro la samaj kialoj jare 5000 personoj elektas ekzameniĝi pri Eo.

Se francoj sukcesos bone organizi la informadon pri Esperanto, lanĉi altnivelajn kursojn en la urboj kun universitatoj kaj poste se ni poste flekse sukcesos organizi por ili KER-ekzamenojn, Esperanto subite ekhavos grandegan reputacion en Francio.

Grandiĝos la rolo de Esperanto-instruado, necesos pli da bonaj instruistoj, materialoj, kursoj. La retejo www.edukado.net kaj ĝia baldaŭ RITE-trejnado povos multe helpi en tiuj bezonoj.

Bonvolu kontakti junulojn, instigi ilin al lernado kaj ekzameniĝo.

Tempe kaj geografie la plej proksimaj ebloj estas

Ni tre fieras ke ni havas la KER-sistemon kaj tiel povos helpi en tio, ke en Francio Esperanto ekhavu grandan prestiĝon kaj popularecon.

Se vi havas opinion pri la temo kaj volas dividi ĝin kun ni, bv. viziti la koncernan parton de la Forumo.

-----------------------------------------------

14a de oktobro: Aldonaĵo danke al Kristof  Chazarein: Alvoko el la paĝaro de la Asoco de instruistoj de vivantaj lingvoj

Appel à contributions : Les Langues Modernes n° 3-2011 - « Les langues à l’école primaire : quelle formation pour les enseignants ? » - date limite d’envoi des propositions : 20 décembre 2010
 

En la unua semajno Al la listo Bonvenon ĉe la nova retejo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.