Novaĵoj

Vojaĝantaj popoloj - desegnokonkurso

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-07 16:39:27

Kultura Centro de St Nazaire lanĉis desegnokonkurson por infanoj. La ĉi-jara temo: Vojaĝantaj Popoloj Formato: minimume 40x30 centimetroj Kategorioj: la partoprenontoj estu infanoj   A : malpli ol  7-jaraĝaj B : inter  7 ĝis 10 jaraĝaj C : inter  10 ĝis 14 jaraĝaj Limdato : la 10a de marto 2011 Dorse de la desegnaĵo notu, esperantlingve, la nomon, aĝon de la infano, adreson de la lernejo...

Legi pli...

Enkonduka seminario por Cseh-instruistoj en Belgrado

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-06 12:30:09

Beograda Esperanto-Societo kunlabore kun turkaj esperantistoj en januaro 2011 organizis enkondukan seminarion por estontaj Cseh-instruistoj. La seminarion gvidis la konata Cseh-instruistinoTereza Kapista kaj ĝin partoprenas tri turkaj kaj ok beogradaj esperantistoj. Espereble la partoprenintoj de tiu ĉi enkonduka semianrio daŭrigos siajn studojn kaj trapasos ankaŭ la diplomigan seminarion kaj kun la akiritaj spertoj gvidos multajn kursojn en sia lando, kie mankas Esperanto-instruistoj. Raportis: Dimitrije JANIČIĆ

Legi pli...

Volontulo serĉatas por Tuluzo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-04 15:34:54

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (Francio), serĉas junan volontulon por majo kaj junio 2011. La volontulo aktivos kadre de la asocio kaj estos senpage gastigata kaj ricevos manĝmonon. Ĉio estas detalita sur la asocia retejo .Por pliaj informoj kontaktu Christophe Chazarein .  La kandidatiĝojn adresu al esperanto.toulouse (ĉe) free.net antaŭ la 1-a de marto .

Legi pli...

Kiel helpi al la movado en Indonezio?

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-31 19:30:45

Du instruvojaĝoj al Indonezio havas kiel sekvon ke nun en pluraj insuloj estas homoj kiuj scias pri Esperanto kaj eĉ eklernis ĝin, kaj en du urboj estas aktivaj kluboj (kaj en aliaj urboj oni provas starigi klubon aux almenaŭ kune lernas). Tamen la movado en Indonezio ankoraŭ nek grandas nek fortas, kaj bezonas nian helpon. Estas pluraj manieroj tion fari.   Eblas sendi librojn al la kluboj, precipe anglalingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, sed ankaŭ bazajn librojn (ekz. PIV, la Fundamento aŭ malgrandaj (bild)vortaroj). Petu min pri la adresoj. ...

Legi pli...

NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-01-25 23:44:21

                  La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. Ĉiu...

Legi pli...

1 ... 61 62 63 64 65 66 67 68 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2023 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.