Novaĵoj

Komuniko de UEA kaj ITK pri la KER-ekzamenoj

Kategorio: Movado; Dato: 2011-04-12 23:07:45

                          ELTE-ITK     Lingvoekzamena Centro                                                         Universala Esperanto- Asocio La ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) fariĝas pli kaj pli konataj kaj popularaj inter la Esperanto-parolantoj. La nombro de...

Legi pli...

Ŝtate agnoskita klerigkurso en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-17 22:08:55

Inter 21- 25 marto 2011 okazos " Esperanto-klerigferiado" en Herzberg - la Esperanto-urbo. La kvardekhora kurso de la regiona popola altlernejo estas oficiala klerigoferto por plenkreskuloj. La Esperanto-kurso konsistos el 5x8 lernhoroj. Tion postulas la leĝo. Eble en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento sub gvido de rektoro Helmut Sonnabend (iama prezidanto de ILEI), okazis la lasta ŝtate agnoskita Esperanto-trejnseminaro en Germanio. Normalkaze nur ampleksaj politikaj seminarioj, kursoj de la angla lingvo, specialaj komputilkursoj (ekz. por profesia librotenado) estas...

Legi pli...

Esperanto-Katedro en Argentino

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-15 23:29:47

Plezure ni anoncas ke oni sukcesis krei esperantan katedron en la Universitato de La Plata (Bonaero- Argentino) La inaŭguro de la Katedro "Esperanto kaj ĝia kulturo" okazos vendrede la 18-an de marto en la salono de la Rektorejo, Strato 7-a inter 47-48-aj,  je 18,30 horo. Ni invitas vin partopreni aŭ sendi salutmesaĝojn al adreso de la organizintoj: Edgardo Chacon edgardomuseo@yahoo.com.ar   kaj Javier Valli izatasun@gmail.com Elkore salutas vin Silvia Rottenberg Prezid.de AEL Argentina E-Ligo ...

Legi pli...

NASK 2011: nur kelkaj tagoj ĝis la fino de la rabatita aliĝ-prezo!

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-11 23:56:32

Kiel vi eble jam scias, NASK – la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto – ŝanĝis la formaton por la sesio de 2011. Anstataŭ la kutimaj tri semajnoj, ĝi okazos dum 8 tagoj, 2-10-an de julio 2011. Tiu ŝanĝo estis farita por malaltigi la koston kaj allogi studantojn kaj laborantojn, kiuj ne povas preni la trisemajnan ferion (en tiu ĉi formato, oni bezonos preni nur 4 feriojn, se oni venas el Usono, kaj 5 feriojn, se oni venas el aliaj landoj, kvankam oni povas resti pli longe). Fakte, la...

Legi pli...

KER-ekzamenoj julie en San-Paŭlo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-03-07 23:21:42

Mi kun ĝojo informas vin ke ni prenis decidon kaj nun jam certas ke UEA-ITK denove ebligas la okazigon de la novtipaj KER-ekzamenoj en Brazilo, kadre de la 8a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), julie en San-Paŭlo. Mi mem jam aĉetis la flugbiletojn por vojaĝi al via lando kaj persone ekzameni vin kun miaj brazilaj kolegoj. Mi antaŭĝojas pro tiu (por ni ĉiuj) unika okazo. Dum TAKE estos eblo daŭrigi la ekzameniĝon por tiuj, kiuj oktobre en Piracikabo jam trapasis la skriban sesion aŭ...

Legi pli...

1 ... 59 60 61 62 63 64 65 66 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.