Novaĵoj

Nova fondaĵo, ankaŭ instrucela

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-26 18:34:52

Fine de 2010 en la meksika urbo Querétaro estis starigita la fondaĵo Esperanto Internacia kies ĉefaj celoj estas la informado pri Esperanto kaj ĝia instruado, por ke en la mondo estu pli da homoj, kiuj regas Esperanton kaj uzas ĝin. Estas multaj aliaj subceloj, kiuj helpu atingi la ĉefajn celojn, ekzemple, enkonduko de Esperanto kiel elektebla studobjekto en lernejoj, universitatoj kaj ŝtatoj en la mondo. Pli da informoj vi povas ekscii el la intervjuo kun la iniciatinto Martin...

Legi pli...

Urĝa peto el Hiroŝimo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-20 21:12:55

Grupo de lernejanoj 12-18 jaraĝaj estas urĝe serĉata La plej prestiĝa tagĵurnalo kun miliono da legantoj en Hiroŝimo kaj proksimaj urboj, Ĉugoku Ŝimbun , serĉas grupon de lernejanoj 12-18 jaraĝaj, kaj petis helpon de esperantistoj. Jen, detaloj: La ĵurnalo celas prezenti paĝon sub la titolo "HIROŜIMA LANDO, la Paca Ĵurnalo redaktita de dekjaraj gelernantoj mem." Grupo de lernejanoj helpe de la ĵurnalo demandos al samaĝaj lernejanoj eksterlandaj pri por-paca aktivado de lernejanoj mem, kaj opiniojn pri paco. Demandoj kaj respondoj tradukos...

Legi pli...

Plurnivelaj preparkursoj kaj ekzamenoj aprilfine en franca kastelo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-20 09:46:21

Studu en la franca kastelo Grezijlonokun  kun la ILEI-prezidanto Stefan MacGill kaj kun Christophe Chazarein el Tuluzo, freŝe diplomita en la poznana instruista trejnado. La unua laborigos vervan grupon de progresintoj, plenfidajn kursgvidantojn kaj kursgvidontojn por trafi nivelon B2 laŭ la KER-sistemo. La dua preparos entuziasmajn komencintojn por sukcese leviĝi ĝis nivelo B1. Dum ses tagoj, kvinhoraj intensaj kursoj alternas kun francaj pladoj post ripozigaj promenadoj en granda kastela parko kaj bela regiono de la reĝaj Luar-kasteloj. Fine, la 7an kaj 8an de majo...

Legi pli...

Gerda aperis kontraŭleĝe en YouTube

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-17 11:44:06

Pli frue ĉi tie aperis anonco kun la titolo: Ĉu Gerda legale aperis en YouTube? kaj estis indikitaj la ligoj al la reta elŝuteblo de la filmpartoj. Ni prave suspektis, ke la diskonigo de la filmo estas kontraŭleĝa kaj nekonsentita fare de la aŭtoroj. Se vi nun rigardas, la filmkanalo estas jam fermita. Ni ĝojas, ke almenaŭ pri tiu materialo venkis la "kopirajto" kaj la produktantoj sukcesis malebligi la piratadon. Tio bedaŭrinde malofte okazas, sekve pene kaj multekoste, por malgranda merkato produktitaj Esperanto-varoj kaj iliaj aŭtoroj fariĝas...

Legi pli...

KER-ekzameno en Roterdamo

Kategorio: Movado; Dato: 2011-02-14 21:27:05

La 12an de februaro en la Centra Oficejo de UEA okazis la 17a sesio de la KER-ekzamenoj, la unua de la jaro 2011. La ekzamenon trapasis 13 personoj, ĉiuj je nivelo C1. Krom la 6 kunlaborantoj de la oficejo estis ekzamenataj ankaŭ po 3 nederlandanoj kaj francoj kaj unu belgo. Tiuj ĉi lastaj 4 vojaĝis plurcent kilometrojn por havi okazon ekzameniĝi.   Laŭ la plej freŝa statistiko ĝis nun 297 kandidatoj el 39 landoj ...

Legi pli...

1 ... 60 61 62 63 64 65 66 67 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.