Novaĵoj

Modela enlerneja agado en Herzberg

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-04 10:12:07

Jen mallonga raporto pri oficialaj lernejaj Esperanto-kursoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo en 2015:

Baza lernejo 'Nicolai': 6-9-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 60-minuta posttagmeza fakultativa kurso laŭ permeso de la federacilanda edukministerio de Malsupra Saksio (Landesschulbehörde Niedersachsen). Esperanto-leciono estas oficiala oferto de la lernejo enkadre de la tuttaga lernadprogramo.

Meza lernejo 'Oberschule': 10-18-jaraj lernantoj. Esperanto estas libere elektebla fakrondo (unu foje 45 minutoj/semajno).

Gimnazio 'Ernst-Moritz-Arndt': 10-18-jaraj lernantoj lernas Esperanton en 2x45-minuta posttagmeza kurso, kiu - same kiel la kurso en la baza lernejo - okazas laŭ la permeso de la federacilanda edukministerio.

La Gimnazio kaj la Esperanto-Societo Südharz subskribis kontrakton kaj ekde 01 februaro 2015 ili fariĝis kunlaborantaj partneroj por plenumi Esperanto-instruadon.

La kursojn en tiuj tri lernejoj gvidas Zsófia Kóródy (oficiala anstataŭanto estas Peter Zilvar). En ĉiuj lernejoj murtabuloj, afiŝoj, faldfolioj informas pri Esperanto.

Por la junaj lernantoj ni organizas foje-foje ekskursojn en la regiono kaj kunvenojn en la Esperanto-Centro. 

Kun amikaj salutoj, Zsofia Korody

Noto: La redakcio gratulas la kolegojn en Herzberg, kaj speciale dankas ilin pro la registrado de la kursoj en nia KURSEJO

Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO Al la listo RISKO-novaĵoj kaj nova kampanjo en marto 2015

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.