Novaĵoj

Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro

Kategorio: Movado; Dato: 2017-12-07 19:20:58

En Pollando estas la kutimo ke la tuta popolo en certa preciza tago legas la saman tekston.

Tio donas ian komunan senton, kiu estas pozitiva afero. 

Tiu kutimo koncernas la tutan polan popolon. Kial ni ne faru la samon en la tuta Movado?
En nia Movado estas jam diversaj kutimoj kaj agadoj por sugesti, rekomendi legadon al niaj membroj. La Esperanto-Sumoo, kiun ILEI aŭspicias, lanĉita de nia japana kolego HORI Jasuo, estas bona ekzemplo.

La 15-a de decembro estas la Tago de la Libro. Do tiam ni aĉetu librojn, kaj pli bone legi ilin ol lasi ilin sub polvo sur breto.

Kadre de la Jaro de la Lernanto  en 2016 ILEI lanĉis novan agadon: Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro.

Oni legu en tiu tago la saman tekston. Ne povas esti kompleta libro, ĉar horoj mankus por tia legado.

Por la jaro 2016 oni elektis poemon de Tibor Sekelj.

Por la 15a de decembro 2017 la elektita teksto estas Esperanto kaj demokratio, verkita  de japana pacifistino, Verda Majo

La tekston vi povas elŝuti ĉi tie.  

Vi povas legi la tekston individue aŭ en grupoj. Opinioj, spertoj, reagoj pri la teksto aŭ la agado bonvenas en la rilata fadeno de nia FORUMO

Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro Al la listo Ĉina universitato serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.