Novaĵoj

Sukcesa Esperanto-informado en la lernejoj de la pola Nowy Sącz

Kategorio: Movado; Dato: 2018-12-05 00:46:38


La 28-an kaj 29-an de novembro en la sud-pola urbo Nowy Sącz, nia redaktoro, Katalin Kovats okazigis du publikajn informlecionojn en la loka Altlernejo de Fremdaj Lingvoj.
La lecionojn partoprenis cento da studentoj, kune kun pluraj instruistoj kaj gvidantoj de la koncernaj fakultatoj.
La prezentaĵoj daŭris po 90 minutojn, ĉio okazis laŭ la rekta metodo. La studentoj en formo de rekta leciono ricevis trarigardon pri la bazaj funkcioj de la lingvo kaj post la malgrandaj ŝtupoj de la kurso havis okazon en dialogoj apliki tuj la lernitaĵojn. La lecionoj disvolviĝis en tre bona etoso kun multaj ridoj kaj amuzaĵoj.
Por la studentoj estis interese ankaŭ tion observi kiel eblas de nulo lerni lingvon sen helplingvo.
La sukceson de la prezentoj indikas, ke la direktorino Monika Madej-Cetnarowska ankaŭ estonte bonvenigas Esperanto-lecionojn kaj invitis Katalin iam ajn reveni kaj instrui denove.

Ŝi kunlaboros por plia disvatigo de la internacia lingvo en la instituto, je kio estas bona oportuno, ĉar samloke studas Lidia Komar, kiu kun sia avino, Halina Komar, tutmonde konata esperantisto, preparis la prezenton kaj kune kun sia loka klubo povos prizorgi pluan agadon en la altlernejo
Paralele kun tiu programo en la sama urbo turneis alia konata esperantisto, Roman Dobrzyński el 

Varsovio, kiu en mezlernejoj kaj lokaj kluboj kaj societoj per pollingva prelego pri la pola himno kontribuis al la tutlanda festoprogramoj omaĝe al la centjariĝo de Pollando. 
La 29-an la lokanoj kune festis la sukcesan finon de sia alia ERASMUS+ projekto, kiun ili efektivigis kun la litovaj partneroj kaj pri kies spertoj kaj travivaĵoj oni havis okazon spekti la belegan resumfilmon de Roman Dobrzyński.
Samfeste Katalin Kovats transdonis ankaŭ KER-atestilojn. Ĉeestis 7 polaj esperantistoj el inter la 9 sukcesintoj en la somera slovakia KER-sesio.
Danke al la ERASMUS+ projekto la sukcesintoj kune kun germanaj kaj slovakaj partneroj studis intense la lingvon kaj trejniĝis por esti Esperanto-aktivuloj.
La kluban feston ĉeestis la direktoroj kaj vicdirektoroj de la mez- kaj altlernejoj, kie Katalin Kovats kaj Roman Dobrzyński antaŭe prezentis siajn programojn.
Ilia ĉeesto pruvis, ke la prelegoj kaj provlecionoj vere estis aprecataj kaj la aŭtoritatoj montris intereson pri Esperanto kaj la loka agado de esperantistoj.

Nia redakcio gratulas al Halina Komar kaj al la partoprenintoj en la du sukcesaj projektoj kaj pro la efika informado pri Esperanto en la lokaj lernejoj.

Pliajn fotojn pri la evento bv vidi en la fotoalbumo. 

Forpasis Ginette Martin, nia aktiva kontribuinto Al la listo Forpasis Eva Farkas-Tatar en Hungario

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.