Novaĵoj
Poznano: Virtuala interlingvistika sesio
Kategorio: Movado; Dato: 2022-02-15 18:00:25
La interlingvistika grupo kiu startis en septembro 2021, komencis sian duan semestron virtuale per la februara sesio (2-13.02.2022). Aktuale 33 gestudentoj (el 18 landoj) plenumis siajn ekzamenojn de la unua semestro kaj sekvis la novajn kursojn. La multnacieca partoprenantaro kreis veran internacian etoson, ebligis la kompletigon de la temoj el diversaj flankoj (kontribuo de ekstereŭropanoj) kaj viglajn diskutojn. La semestro daŭris 4 plenajn tagojn kun tage po dek lecionoj. Aldoniĝis antaŭ kaj post la semestrotagoj sume 6 aliaj tagoj kiam la 33 studentoj en kvaropaj grupoj...
INTERNACIA TAGO DE EDUKADO
Kategorio: Movado; Dato: 2022-01-21 01:16:07
MESAĜO DE UEA, ILEI KAJ TEJO AL UNESKO KAJ UNUIĜINTAJ NACIOJ OKAZE DE LA INTERNACIA TAGO DE EDUKADO, 24 JANUARO 2022
Mesaĝo sendita al UN kaj Unesko. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!
“Edukado estas la vojo el malriĉo kaj la fundamento por pli bona estonteco” – tiel diras unu el la multaj organizoj, kiuj festos la Internacian Tagon de Edukado la 24-an de januaro. La nuna estas la kvara jaro en kiu Edukada Tago estas observata...
Interkultura renkontiĝo kadre de la Interlingvistikaj studoj
Kategorio: Movado; Dato: 2021-10-27 23:04:14
Post la septembra starto de la nova interlingvistika grupo ni raportis pri la grandnombra kaj multkultura partoprenantaro: 41 partoprenantoj el 21 landoj; 21 studentoj venas el Eŭropo (Britio, Ĉeĥio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Norvegio, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio) kaj 20 el naŭ ekstereŭropaj landoj (Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Indonezio, Irano, Koreio, Kubo, Pakistano, Vjetnamio). Tio estas bonega kaj natura bazo por interkulturaj kaj interlingvaj komparoj tra Esperanto, kio jam komenciĝis dum la kursoj pri Esperanta kulturo kaj Fonetiko . ...
Premio Maŭro La Torre
Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-29 07:29:55
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.
La esplor-kampoj estas:
Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
Interkultura edukado per Esperanto
Instruado de Esperanto kaj iloj...
Interlingvistikaj Studoj de UAM en nova formo
Kategorio: Movado; Dato: 2021-09-26 20:32:48
La 8-an fojon startis la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kiuj dum 3 jaroj formas profesiajn esperantologojn, interlingvistojn. Tiuj studoj estas ankaŭ la sola universitatnivela trejnado de Esperanto-instruistoj. Ĉi-foje – pro la pandemio – la unua sesio okazis en hibrida formo, inter la 21a kaj 25a de septembro. Ĝis la sekvasemestra unusemajna renkontiĝo okazos ankoraŭ dufoje semajnfinaj retaj instruadoj, kiuj ebligos la inviton de eksteraj prelegantoj kaj vastan diskutadon pri la traktataj temoj.
La nuna grupo estas eksterordinara pro sia grandeco kaj multnacieco: 41 personoj el 21 landoj....