Novaĵoj

Herzberg dum la Eŭropa Tago de Lingvoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-10-01 07:40:44

-- Interkultura Centro Herzberg aliĝis al la alvoko por agi, festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj. EN LA ESPERANTO-CENTRO ni organizis diskutrondon pri lingvaj demandoj, lingva demokratio kaj prelegon de Peter Zilvar pri minoritataj lingvoj la 26an de septembro en la Esperanto-Centro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. La evento aperis ankaŭ sur la koncerna oficiala hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo en la evento-kalendaro. http://edl.ecml.at/tabid/1772/EventID/6498/Default.aspx En la speciala klubkunveno partoprenis klubanoj kaj gastoj devenantaj el eŭropaj kaj...

Legi pli...

Se septembro, tiam Poznanen!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-26 12:50:28

Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano, tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28-a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15-a studjaro: la dua jaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo). Kiel kutime okazis 4 kursoj: pri interlingvistiko prelegis Vera Barandovska (al kiu la grupo gratulis pro ŝia jubileo) Istvan...

Legi pli...

Eŭropa Tago de Lingvoj - Raporto el Slovakio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-25 10:37:24

Morgaŭ estos la Eŭropa Tago de Lingvoj al kies festado ni plurfoje alvokis vin .  Laŭ la paĝaro eventolisto okazos preskaŭ 500 anoncitaj programoj , kaj inter ili videblas dek, kiuj rilatas al Esperanto. Kvar programoj en Francio, po unu en Aŭstrio, Danio, Nederlando, Slovakio, Slovenio kaj tutmonde tra nia paĝaro . Ni gratulas al tiuj kolegoj, kiuj aliĝis al la kampanjo kaj anocis siajn programojn. Registri pliajn okazaĵojn, ligitajn al la evento kaj efektivigotaj ĝis la fino de oktobro...

Legi pli...

Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-05 17:52:08

Okaze de la Tago de la lingvoj ni proponas priatenti la laŭdindajn laboron kaj rezultojn de esperantistoj sur la paĝaro TATOEBA   Vi tie trovos plurlingvan frazaron. Vi tuj rimarkos la Esperantan flagon dekstre sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas en la dua loko inter pli ol cent lingvoj. La nombro de enretaj personoj troviĝas tute malsupre de la paĝo. Tre ofte pli ol cent vizitantoj el la tuta mondo samtempe vizitas la retejon. Tiel ĉiuj vidas, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj prosperas! Jen fakte tute...

Legi pli...

Esperanto en Universitato de Braziljo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-03 06:36:22

      Esperanto en Universitato de Braziljo - survoje al kapabligo de instruistoj Sojle de la baldaŭa fina aprobo de Leĝpropono 6162/2009 de la Brazila Parlamentejo, kiu enkondukas la opcian instruadon de Esperanto en la mezlernejoj, Federacia Universitato de Braziljo-UnB, oficiale aldonis Esperanton al la ceteraj 12 lingvoj tie nun instruataj. La precipa celo de la 180 hora kurso estas la aldona kapabligo de nunaj instruistoj de fremdaj lingvoj por la instruado de Esperanto. La kurso estas por la...

Legi pli...

1 ... 44 45 46 47 48 49 50 51 ... 73

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.