Novaĵoj

Esperanto en Universitato de Braziljo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-03 06:36:22

      Esperanto en Universitato de Braziljo - survoje al kapabligo de instruistoj Sojle de la baldaŭa fina aprobo de Leĝpropono 6162/2009 de la Brazila Parlamentejo, kiu enkondukas la opcian instruadon de Esperanto en la mezlernejoj, Federacia Universitato de Braziljo-UnB, oficiale aldonis Esperanton al la ceteraj 12 lingvoj tie nun instruataj. La precipa celo de la 180 hora kurso estas la aldona kapabligo de nunaj instruistoj de fremdaj lingvoj por la instruado de Esperanto. La kurso estas por la...

Legi pli...

ILEI 2012 : La Konferenco de ĉiuj superlativoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-08-01 06:42:53

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la ILEI-Konferenco en Kunming, provinco Yunnan, Ĉinio. Partoprenis efektive 104 personoj el 19 landoj, do temas pri la plej granda ekstereŭropa konferenco. La urbo Kunming situas je proks. 1900 m super marnivelo kaj ofertis al la gastoj tre agrablan klimaton mildan. La Profesia Kolegio pri Artoj akceptis la Konferencon kaj enorme helpis en ĉiuj aspektoj de la organizado. La provinca registaro subtenis la Konferencon. Efika Loka Konferenca Komitato bonege laboris sub la gvidado de Profesorino Gong, « Arko ». Estis elektojaro, do la...

Legi pli...

Kurso pri Internacia komunikado - internaciaj lingvoj -

Kategorio: Movado; Dato: 2012-07-15 22:18:47

La anglalingva elektebla tutjara kurso Internacia komunikado – internaciaj lingvoj sukcese finiĝis la 3-an fojon por la gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM kun la partopreno de eksterlandaj gestudentoj per Erasmus. En la dua semestro de la kurso gvidata far prof. Ilona Koutny kaj Michael Farris la gestudentoj mem provis plani lingvon krom studado de internaciaj lingvoj, i.a. Esperanto. La eksperimento , kiun d-ino Katalin Kovats faris antaŭ kelkaj jaroj en la Altlernejo Berzsenyi (Szombathely, HU) pruviĝis bona ideo. Ili konsciiĝis pri lingvaj strukturoj, la skemismo kaj koncizeco de esperanto klare...

Legi pli...

ESPERANTISTOJ AKTIVAS EN RIO+20

Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-19 17:41:02

La fama urbo Rio-de-Ĵanejro en Brazilo gastigas la Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, Rio+20 , okazantan de la 13-a ĝis la 22-a de junio. Ŝtatestroj kaj aliaj politikistoj el 193 membroŝtatoj de UN kaj reprezentantoj de la civila socio kunvenas en la kongresejo Riocentro. La nomo Rio+20 referencas al la unua tia konferenco en Rio-de-Ĵanejro en 1992. Samtempe okazas Kupolo de la Popoloj, kie renkontiĝas miloj da NRO-reprezentantoj por observi la laborojn de la registaraj reprezentantoj kaj por komune ellabori...

Legi pli...

Grava peto - RIO+20 / fina voĉdonado kun ŝancoj por ni

Kategorio: Movado; Dato: 2012-06-06 23:55:36

Alvoko baze de la cirkulero de Stefan Keller: Ĵus komenciĝis la tutmonda, tutpublika voĉdonado pri la rekomendoj por la konferenco Rio+20.  Du rekomendoj de esperantistoj eniris la voĉdoneblajn rekomendojn. El la po dek rekomendoj laŭtemaj, 3 pluiros al pli altnivela pritraktado. Nun la tuta mondo povas facile voĉdoni, sen neceso registriĝi. Do, proporcie, ni bezonas nun multegajn subtenvoĉojn (pli ol por la antaŭa fazo) por ke ili havu ŝancon esti inter la 3 elektotaj.  La du...

Legi pli...

1 ... 43 44 45 46 47 48 49 50 ... 71

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.